ЛитМир - Электронная Библиотека
ЛитМир: бестселлеры месяца
Пепел и сталь
Так говорила Шанель. 100 афоризмов великой женщины
Ждите неожиданного
После
На волне здоровья. Две лучшие книги об исцелении
Здоровое питание в большом городе
Опасные тропы. Рядовой срочной службы
Ветана. Дар исцеления
Сочувствующий
A
A

Mi hejmportis la birdon, kaj faris buljonon el Дќi. Vendredo tre miris, kiam li vidis, ke mi manДќas salon kun Дќi, kaj li tordis la vizaДќon; sed mi, miaparte, prenis iom da buljono sen salo, kaj laЕ­e tordis la vizaДќon. MorgaЕ­tage, mi donis al li pecon da kapraДµo, kiun mi antaЕ­e pendigis per Еќnuro antaЕ­ la fajro por Дќin rosti. Mia maniero estis, starigi du stangojn, unu Д‰iuflanke de la fajro, kun bastono trans iliaj suproj por subteni la Еќnuron. Gustumante la viandon, li sciigis al mi laЕ­eble, kiel bona li Дќin konsideras.

Morgaŭtage mi sendis lin por elbati kaj kribri iom da greno. Mi vidigis lin, kiel mi faras panon, kaj li baldaŭ faris la tutan laboron. Mi vere amis lian fidelan varman koron, kaj li baldaŭ lernis paroli al mi. Unu tagon mi diris, “Ĉu viagentaj viroj venkas en batalo?” Li respondis ridete, venkas. “Nu,” mi diris, “Kial ili permesis siajn malamikojn kapti vin?”

“Kuri unu, du, tri, kaj fari en boato tiam.” (Vendredo ne ankoraŭ povis paroli bone).

“Nu, kion ill faras kun la kaptitoj?”

“Tute manĝi ili.”

Tio ne estas bona novaĵo por mi, sed mi daŭrigis, kaj demandis, “Kien ili prenas ilin?”

“Iri loko kie proksa.”

“Ĉu ili venis tien-ĉi?”

“Jes, jes, veni tie-ĉi aŭ alilok.”

“Ĉu vi dufoje estis tie-ĉi kun ili?”

“Jes, veni tie-ĉi.”

Li signifas la nordokcidentan flankon de la insulo; tial morgaЕ­tage mi lin kondukis al tiu-Д‰i loko. Li rekonis la lokon, kaj diris al mi, ke li unufoje estis tie, kune kun dekdu viroj. Por sciigi min, li metis vice dekdu Еќtonojn, ilin por mi kalkuli.

“Ĉu iafoje boatoj ne estas perditaj ĉe via marbordo?” Li respondis ke ne estas danĝero, kaj la boatoj ne estas perditaj. Li diris al mi, ke tre malproksime al la luno — tio estas, kie la luno ĵus leviĝis — loĝas gento da blankuloj kiuj similas min mem, kun barboj. Mi ne dubis, ke ili certe venis de Hispanujo por prilabori la orminejojn. Mi demandis: “Ĉu mi povos foriri de tiu-ĉi insulo, kaj kuniĝi kun tiuj-ĉi viroj?”

“Jes, jes, vi iri en du boatoj.”

Estas malfacile kompreni kiamaniere unu viro povas veturi en du boatoj, sed li parolis pri boato duoble granda ol la mia.

Unu tagon, mi diris al mia sklavo, “Ĉu vi scias, kiu vin kreis?”

Sed li tute ne povis kompreni la signifon de tiuj-ĉi vortoj. Tial mi diris, “Ĉu vi scias, kiu kreis la maron, la teron sur kiu ni paŝas, la montetojn kaj arbarojn?” Li respondis, ke estas Biko, kies domo troviĝas tre malproksime, kaj Biko estas tiel maljuna, ke la maro kaj la tero ne estas tiel grandaĝa kiel li.

“Se tiu-ĉi maljunulo faris ĉion, kial ĉio ne falas sur la genuojn antaŭ li?”

Mia sklavo alprenis gravan mienon kaj diris, “Ĉio diri �O’ al li.”

“Kien la viroj vialandaj iras, kiam ili mortas?”

“Iri Bikon.”

Tiam mi levis mian manon ĉielen, kaj diris, “Dio loĝas tie. Li kreis la mondon, kaj ĉion en ĝi. La luno kaj la steloj estas kreitaĵoj de Lia mano. Dio alsendas la venton kaj pluvon sur la teron, kaj la riveretojn, kiuj fluadas. Li kaŝas la vizaĝon de la ĉielo per nuboj, Li kreskigas la herbon sur la kamparo, kaj kreskaĵojn por la uzo de la homaro. La amo de Dio estas senfina. Kiam ni preĝas, Li alproksimiĝas al ni, kaj aŭdas nin.”

Mi sklavo vere gojis, kiam li aŭdas min paroli pri tiaj aferoj. Longatempe, li senmove sidis, tiam sopiris, kaj diris al mi, ke li ne diros plu �O’ al Biko, ĉar Biko loĝas nur spaceton de tie-ĉi. Li ne povas aŭdi la homojn ĝis ili supreniris la monteton al li.

“Ĉu vi supreniris la monteton por paroli al li?”

“Ne, ne, Obesoj iri Bikon, ne junaj.”

“Kion la Obesoj diris al li?”

“Diri �O’.”

Post kiam mi konvinkis mian sklaon, ke Biko ne estas la vera Dio, li tiele sentis pri mi, ke mi timis anstataŭiĝi por Biko. Laŭeble, mi penegis, ke li kredu pri Kristo; mi ĝion klarigis, ĝis fine — dankon al Sinjoro — mi sukcesis, kaj li ekamis Dion tutkore.

Por plaĉi mian sklavon, mi iomvorte rakontis al li mian tutvivadon. Mi diris al li, kie mi naskiĝis, kaj kie mi pasigis mian infanecon. Li ĝojis pro la rakontoj pni mia naskolando; la komerco portata per ĝiaj ŝipoj ĉiuparte de la konita mondo. Mi donis al li tranĉilon, kio kaŭzis, ke li dancis ĝoje.

Unu tagon starante sun la supro monteta orientflanke de la insulo, mi ekvidis lin, fervore rigardante kontinenten longtempe, kaj poste, vokante al mi, saltante kaj kantante.

“Kion vi ekvidas?” mi demandis.

“Ha, ĝojo!” li respondis kun ĝojo fervora en la okuloj. Ha, ĝojo, tie mia lando!”

Kial li streĉis la okulojn por rigardegi tiun-ĉi landon, kvazaŭ li deziregus esti tie? Mi ektremis tiel, ke mi pli malpli sentis sendanĝera kun li. Mi pensis, reveninte al sia hejmo, ke li ne plu pripensus pri tio, kion mi lin lernigis kaj kion mi faris por li. Kaj sciiginte sian genton pri miaj vivmanieroj, li sendube revenos, eble kun dudekoj, kaj min mortigos poste dancante ĉirkaŭ mi simile al ili veninte la lastan tempon sur la insulo, dancis ĉirkaŭ la viroj.

Sed tia timo estis vana, kvankam ĝi loĝis en mia animo longatempe, kaj mi ne agis tiel bone al li kiel antaŭe. De nun, tagon post tago, mi penis eltrovi, ĉu estas kaŭzo por mia timo aŭ ne. Mi diris, “Ĉu vi deziras, ke vi estu ree en via naskolando?”

“Jes, mi esti multe ĝoja tie.”

“Kion vi tie farus? Ĉu vi resovaĝiĝus?”

“Ne, ne, mi diri bonaĝi, manĝi pano, lakto, ne plu manĝi homo.”

“Kial, ili vin mortigus?”

“Ne, ne mortigus, lerni ami.”

Tiam li diris al mi, ke kelke da blankaj homoj veninte al ilia bordo, ilin instruis pri multaj aferoj.

“Ĉu vi do volas reveturi kun mi al via lando?”

Li respondis, ke li ne povas naĝi tiel malproksimen, tial mi diris al li, ke li min helpu konstrui boaton por veturi en ĝi. Je tio li respondis, “Se vi iri, mi iri.”

“Se mi iros? Ili min manĝos.”

“Ne, mi kaŭzi ili ami vi multe.”

Tiam li diris al mi laŭeble, kiel afable ili agis al kelke da blankuloj. Mi nun montris al li la grandan boaton por sciigi kion li pensas pri ĝi, sed li juĝis, ke ĝi estas tro malgranda. Poste ni iris por rigardi la boaton de la malnova ŝipo, kiu tute ne estis en bonstato, kuŝinte tri jarojn en la sunbrilo. La malfeliĉulo ne dubis, ke ĝi taŭgos. Sed kiamaniere ni povis tion eltrovi? Mi diris al li, ke ni devos konstrui boaton tiel grandan kiel tiun, kaj ke li reiros hejmon en ĝi. Li ne parolis unu vorton, sed graviĝis kaj malĝojiĝis.

“Pro kio vi ĉagrenas?” mi diris

“Vi kolera je mi, kial?”

“Kion vi diras? Mi ne estas malkontenta je vi.”

“Ne malkontenta? ne malkontenta je mi? Kial forsendi sklavo?”

“Ĉu vi ne diris al mi, ke vi ŝatus iri hejmon?”

“Jes, jes, vi kaj mi tie; vi ne iri, mi ne iri.”

“Kaj kion mi povos fari tie?”

“Vi fari multe bone! Vi diri sovaĝuloj esti bone, koni Dio, preĝi al Dio, vivi bone.”

Ni baldaŭ ekkonstruis boaton sufiĉe grandan por ni ambaŭ. Unue ni elserĉis kelke da altaj arboj, kiuj kreskis apud la marbordo, por ke ni povu surnaĝigi mian boaton farotan. Mia sklavo planis elbruli la lignon por ĝin bonformigi, sed planante ĝin elhaki, mi ordonis, ke li laboru per miaj iloj, kaj post du monatoj konstruiĝis fortika boato sed postulis longtempe por ŝovi ĝin marbordon.

Vendredo estis sola administranto de Дќi, kaj kvankam la boato estis granda, li Дќin movis facile, kaj diris, ke li pensas, ke Дќi bone veturos spite ventblovo. Li ne sciis, ke mi intencas konstrui maston kaj velon. Mi dehakis junan abion por la masto, kaj tiam mi prilaboris la velon. Mi tute ne povis fari alie krom ridi, kiam mi vidis, kiel la sklavo staras kaj rigardegas, observante min velveturigi la boaton. Sed tre baldaЕ­ li eksaltis, ekridis kaj manfrapis, vidante min turni la velon jen unuflanken, jen aliaflanken.

9
{"b":"679","o":1}