ЛитМир - Электронная Библиотека

— ?ar Ro?ero Baskervilo, la juna frato de kavaliro Karlo, mortis senedzine, la postlasa?o irus al Desmondoj, kiuj estas forparencaj kuzoj. Jakobo Desmondo estas maljuneta pastro el Vestmorlando.

— Dankon. ?iuj ?i detaloj estas tre interesaj. ?u vi renkontis sinjoron Desmondo?

— Jes. Li venis foje por viziti kavaliron Karlo. Li estas homo aspekte respekteginda kaj vivas sanktulece. Mi memoras, ke li rifuzis akcepti ajnan dispona?on de kavaliro Karlo, kvankam tiu firme proponis ?in.

— Kaj tiu homo simplagusta estus la heredinto de la milaroj de kavaliro Karlo, ?u?

— Li heredus la bienon, ?ar ?i estas majorata. Li heredus anka? la monon, krom se ?i estus testamentita alimaniere per la nuna posedanto, kiu kompreneble rajtas disponigi ?in la?vole.

— Kaj ?u vi jam pretigis testamenton, kavaliro Henriko?

— Ne, sinjoro Holmso, tion mi ne faris, ?ar nur hiera? mi eksciis, kiel statas la aferoj. Sed ?iuokaze mi opinias, ke la mono devus akompani la titolon kaj la bienon. Tio estis la koncepto de mia povra onklo. Kiel la posedanto restarigu la glora?ojn de la Baskerviloj, ne havante sufi?e da mono por prizorgi la poseda?on? Domo, tero kaj dolaroj devas iri kune.

— En ordo. Nu, kavaliro Henriko, mi same opinias kiel vi, ke konsilindas iri al Devono senprokraste. Nur unu provizon ni devas aran?i. Vi nepre ne iru sola.

— Doktoro Mortimero reiros kun mi.

— Sed doktoro Mortimero devos prizorgi sian praktikon, kaj lia domo foras multajn mejlojn de la via. Malgra? la plejebla bonvolo, li eble ne povos helpi vin. Ne, kavaliro Henriko, nepras, ke vin akompanu iu viro fidinda, kiu estos ?iam ?e via flanko.

— ?u eblas, ke vi mem venu, sinjoro Holmso?

— Se la aferoj atingus krizpunkton mi klopodus persone ?eesti; sed vi povas kompreni, ke pro mia vasta konsultpraktiko kaj pro konstantaj alvokoj, kiuj atingas min el multaj lokoj, estas neeble, ke mi forestu el Londono dum nedifinita periodo. ?uste ?i-momente unu el la plej respektataj nomoj en Anglujo estas makulata de ?anta?isto, kaj nur mi povas malhelpi drastan skandalon. Vi komprenas, kiel neeble estas ke mi iru al Erikejo Darta.

— Kiun vi rekomendas, do?

Holmso metis manon sur mian brakon.

— Se mia amiko konsentos, ne ekzistos viro pli valora ol li ?e via flanko, se vi trovi?us en kriza situacio. Neniu rajtas diri tion pli senhezite ol mi.

Tiu propono komplete surprizis min, sed anta? ol mi povis respondi, Baskervilo kaptis mian manon kaj tutkore premis ?in.

— Nu, vidu, tio estas vere afabla viaflanke, doktoro Vatsono, — li diris. — Vi konas mian situacion, kaj vi scias tiom pri la afero kiom mi. Se vi venos al Baskervila Halo kaj gardos min, mi neniam tion forgesos.

Promeso pri aventuro ?iam fascinis min, kaj min komplimentis la vortoj de Holmso kaj la entuziasmo la? kiu la kavaliro salutis min kiel akompanonton.

— Mi venos kun plezuro, — mi diris. — Mi ne scias, kiel mi povus pasigi mian tempon pli avanta?e.

— Kaj vi raportos tre atente al mi, — diris Holmso. — Kiam okazos krizo, kiel certe estos, mi informos kiel vi agu. Supozeble ?is sabato ?io povos esti preta, ?u?

— ?u tio konvenas al doktoro Vatsono?

— Perfekte.

— Do sabate, krom se vi a?dos la malon, ni renkonti?os ?e la vagonaro je la 10a 30 en la Padingtona stacidomo.

Ni stari?is por foriri, kiam Baskervilo eligis triumfan krion, kaj saltinte ?is ?ambroangulo li eltiris brunan ?uon el sub ?ranko.

— Mia mankinta ?uo! — li kriis.

— Ke ?iuj niaj problemoj malaperu same facile! — diris ?erloko Holmso.

— Sed temas pri tre stranga afero, — doktoro Mortimero komentis. — Mi traser?is tiun ?i ?ambron tre atente anta? la tagman?o.

— Anka? mi, — diris Baskervilo. — Tra ?iu colo da ?i.

— Nepre trovi?is neniu ?uo tiam.

— Tiuokaze la servisto ver?ajne metis ?in tien, dum ni man?adis.

La germano estis alvokita, sed li deklaris, ke li scias nenion pri la afero, kiel anka? neniu enketo klarigis ?in. Alia ero estis aldonita al tiu konstanta kaj ?ajne sencela serio da etaj misteroj, kiuj sekvis unu alian tiom rapide. Formetante la tutan gravan historion pri la morto de kavaliro Karlo, ni havis vicon da okaza?oj ne klarigeblaj, ?iuj inter la limoj de du tagoj, kiuj inkluzivis ricevon de la presita letero, la nigrabarban spionon en la fiakro, la perdon de la nova bruna ?uo, la perdon de la malnova nigra ?uo, kaj nun la retrovon de la nova bruna ?uo. Holmso sidis silente en la fiakro, dum ni reveturis al Bakerstrato, kaj mi sciis pro liaj kuntiritaj brovoj kaj avida viza?o, ke lia menso samkiel la mia, provadis konstrui iun kadron, en kiu povus trovi lokon ?iuj ?i strangaj kaj ?ajne senligaj epizodoj. La tutan posttagmezon kaj ?is malfruvespere li sidis mergita en tabako kaj pensado.

?uste anta? la vesperman?o oni liveris du telegramojn. La unua legi?is:

?US A?DIS KE BARIMORO ESTAS ?E LA HALO. — BASKERVILO.

La dua:

VIZITIS DUDEK TRI HOTELOJN LA? INSTRUKCIOJ, SED BEDA?RAS RAPORTI NEEBLE RETROVI TONDITAN FOLION EL TEMPO. — KARTRAJTO.

— Jen ?iri?is du el niaj fadenoj, Vatsono. Nenio pli stimulas ol esploro en kiu ?io estas kontra?a. Ni devas ?irka?ser?i novan odoron.

— Ankora? restas al ni la fiakristo, kiu veturigis la spionon.

— ?uste. Mi telegramis por ricevi de la Oficiala Registrejo liajn nomon kaj adreson. Ne surprizus min, se tiu ?i respondus mian demandon.

Tamen tiu porda sonoro pruvi?is esti io e? pli kontentiga ol respondo, ?ar la pordo malfermi?is kaj envenis krudaspekta viro, evidente la fiakristo.

— Mi ricevis mesa?on de la ?efoficejo, ke iu sinjoro ?e tiu ?i adreso enketas pri 2704, — li diris. — Mi ko?eras mian fiakron jam de sep jaroj, kaj neniam a?di?is plendo. Mi venis rekte ?i tien el la fiakrejo por demandi inter kvar okuloj, kion vi havas kontra? min.

— Nenion en la mondo mi havas kontra? vin, bonulo, — diris Holmso. — Male, mi havas por vi duonpundon, se vi havigos al mi klaran respondon al miaj demandoj.

— Nu, mi travivis belan tagon, senblage, — diris la fiakristo rikane. — Kion vi deziras demandi, sinjoro?

— Unue viajn nomon kaj adreson, por la okazo, se mi ser?os vin denove.

— Johano Klejtono, Turpestrato 3, la Municipo. Mia fiakro eliras de la ?iplea fiakrejo, apud la stacidomo Vaterloa.

?erloko Holmso notis tion.

— Nun, Klejtono, rakontu al mi pri la kliento, kiu venis kaj gvatis tiun ?i domon je la deka hodia? matene kaj poste sekvis la du sinjorojn tra Regentostrato.

La viro aspektis surprizita kaj iom embarasita.

— Vidu, nenecesas, ke mi sciigu al vi aferojn, ?ar vi ?ajnas jam scii tiom, kiom mi, — li diris. — La vero estas, ke tiu sinjoro sciigis min, ke li estas detektivo, kaj ke mi diru nenion pri li al iu ajn.

— Bonulo mia, tiu ?i afero estas tre grava, kaj vi eble trovos vin en sufi?e malagrabla situacio, se vi provos ka?i ion anta? mi. Vi diris, ?u, ke via kliento nomis sin detektivo?

— Jes, tion li diris.

— Kiam li diris tion?

— Kiam li forlasis min.

— ?u li diris ion plian?

— Li menciis sian nomon.

Holmso ?etis al mi rapidan rigardon triumfan.

— Ho, li menciis sian nomon, ?u? Tio estis malprudenta. Kiun nomon li menciis?

— Lia nomo, — diris la fiakristo, — estas sinjoro ?erloko Holmso.

Neniam mi vidis mian amikon pli konsternita ol pro la respondo de la fiakristo. Momente li sidis silente mirigita. Poste li kore rideksplodis:

— Tu?ite, Vatsono — nenegeble tu?ite! Mi sentas rapiron tiel rapidan kaj flekseblan kiel la mia. Li tre bele trafis min tiufoje. Do lia nomo estis ?erloko Holmso ?u?

— Jes, sinjoro, tiel nomi?is tiu sinjoro.

— Bonege! Sciigu al mi, kie vi akceptis lin, kaj ?ion, kio okazis.

— Li alvokis min je la na?a kaj duono en la Placo Trafalgara. Li diris, ke li estas detektivo, kaj li proponis al mi du gineojn kondi?e ke mi faru precize kion li postulos dum la tuta tago kaj starigos neniujn demandojn. Mi volonte konsentis. Unue ni veturis ?is la Nordhumberlanda hotelo kaj atendis tie, ?is du sinjoroj elvenis kaj luis fiakron el la vico. Ni sekvis ilian fiakron, ?is tiu haltis ie proksime al ?i tie.

11
{"b":"690","o":1}