1
2
3
...
11
12
13
...
39

— Je tiu ?i pordo mem, — diris Holmso.

— Nu, pri tio mi ne povis esti certa, sed ver?ajne mia kliento bone sciis tion. Ni haltis duonvoje tra la strato kaj atendis dum unu horo kaj duono. Poste la du sinjoroj preterpasis nin mar?ante, kaj ni sekvis tra Bakerstrato kaj la?…

— Mi scias, — diris Holmso.

— ?is ni pasis trikvarone la? Regentostrato. Tiam mia sinjoro malfermegis la klapon, kaj li kriis, ke mi veturu senprokraste al la stacidomo Vaterloa kiel eble plej rapide. Mi vipis la ?evalinon, kaj ni venis dum malpli ol dek minutoj. Tiam li pagis siajn du gineojn, kiel honestulo, kaj foriris en la stacidomon. Sed ?uste kiam li foriris, li alturnis sin kaj diris: “Eble interesos vin, ke vi veturigis sinjoron ?erloko Holmso”. Tiamaniere mi eksciis lian nomon.

— Komprenite. Kaj vi ne plu vidis lin, ?u?

— Ne post kiam li eniris la stacidomon.

— Kaj kiel vi priskribus sinjoron ?erloko Holmso?

La fiakristo gratis sian kapon.

— Nu, li ne estis homo tute facile priskribebla. Mi taksus lin kvardekjara, kaj li estis mezalta, du-tri colojn pli malalta ol vi, sinjoro. Li estis vestita ri?ule, kaj li havis nigran barbon, orte tran?itan malsupre, kaj palan viza?on. Al mi ?ajnas, ke pli ol tion mi ne povas diri.

— Koloron de l' okuloj?

— Ne, tion mi ne povas diri.

— Nenion plian vi memoras, ?u?

— Ne, sinjoro, nenion.

— Do, jen via duonpundo. Alia atendas vin, se vi povos havigi pliajn informojn. Bonan nokton!

— Bonan nokton, sinjoro, kaj dankon!

Johano Klejtono foriris ridante, kaj Holmso turnis sin al mi ?ultrotire kaj ridetante malgaje.

— Klak?iri?is nia tria fadeno, kaj ni finas kie ni komencis, — li diris. — La ruza fripono! Li sciis nian numeron, sciis, ke kavaliro Henriko Baskervilo konsultis min, ekvidis kiu mi estas en Regentostrato, konjektis, ke mi notis la numeron de la fiakro kaj trovos la fiakriston, kaj tiel resendis tiun a?dacan mesa?on. Mi diru al vi, Vatsono, ke ?i-foje ni havas kontra?ulon, kiu meritas nian skermadon. Mi estas matigita en Londono. Mi povas nur deziri al vi plian bon?ancon en Devono. Sed mi ne estas mense trankvila pri tio.

— Pri kio?

— Pri tio, ke mi sendas vin. La afero estas malbela, Vatsono. Malbela, dan?era afero, kaj ju pli mi kontemplas ?in des malpli ?i pla?as al mi. Jes, kara homo, vi eble ridas, sed mi certigas vin, ke tre ?oje mi rehavos vin sekure en Bakerstrato denove. 

?apitro 6

BASKERVILA HALO

Kavaliro Henriko Baskervilo kaj doktoro Mortimero estis pretaj je la tago difinita, kaj ni ekveturis al Devono la? la aran?o. Sinjoro ?erloko Holmso akompanis min al la stacidomo, kaj donis al mi siajn disi?ajn instrukciojn kaj konsilojn.

— Mi ne influos vian menson per sugestaj teorioj a? suspektoj, Vatsono. Mi volas, ke vi simple raportu faktojn al mi kiel eble plej komplete, kaj vi povas lasi al mi la teoriumon.

— Kiajn faktojn? — mi demandis.

— Ion ajn, kio ?ajnas rilati al la enketo, kiom ajn nerekte, kaj precipe la rilatojn inter la juna Baskervilo kaj liaj najbaroj, a? eventualajn pluajn detalojn pri la morto de kavaliro Karlo. Mi mem iom enketis dum la pasintaj kelkaj tagoj, sed la rezultoj estis beda?rinde negativaj. Nur unu afero ?ajnas certa, nome ke sinjoro Jakobo Desmondo, kiu estas la heredonto, estas maljuneta sinjoro tre afabla karaktere, tiel ke tiu ?i persekuto ne originas ?e li. Mi vere opinias, ke ni rajtas tute forstreki lin el niaj konjektoj. Restas tiuj homoj, kiuj efektive ?irka?os kavaliron Henriko Baskervilo sur la erikejo.

— ?u ne estus bone unuavice forigi tiun paron Barimoran?

— Neniel. Vi ne povus pli grave erari. Se ili estas senkulpaj, tio estus kruela maljusta?o; kaj se ili estas kulpaj, ni rezignus pri ?iu ebleco pruvi tion. Ne, ne, ni konservos ilin sur nia listo de suspektatoj. Anka? estas ?e la Halo grumo, se mi bone memoras. Ekzistas du erikejaj terkulturistoj. Trovi?as nia amiko doktoro Mortimero, kiun mi kredas tute honesta, kaj trovi?as lia edzino, pri kiu ni scias nenion. Trovi?as la naturesploristo Stepeltono, kaj trovi?as lia fratino, kiu estas la?dire alloga junulino. Trovi?as sinjoro Frenklendo en Laftera Halo, kiu estas alia nekonata faktoro, kaj trovi?as kelkaj aliaj najbaroj. Tiuj estas la homoj, kiujn vi devos speciale studi.

— Mi faros mian plejeblon.

— Vi havas armilon, supozeble?

— Jes, mi supozis, ke valoros kunporti ?in.

— Plej certe. Tenu apud vi vian revolveron tage kaj nokte, kaj neniam kompromitu vian singardemon.

Niaj amikoj jam akiris unuaklasan kupeon, kaj atendis nin sur la kajo.

— Ne, neniajn nova?ojn ni havas, — diris doktoro Mortimero, responde al demandoj de mia amiko. — Unu aferon mi povas ?uri, kaj tio estas, ke ni ne estis spionataj dum la pasintaj du tagoj. Ni neniam eliris sen akra observado, kaj neniu povis eviti nian rimarkemon.

— Supozeble vi ?iam restis kune, ?u?

— Krom hiera? posttagmeze. Mi kutime dedi?as unu tagon al pura amuzi?o, kiam mi venas al Londono, do mi pasigis ?in en la muzeo de la kolegio de ?irurgoj.

— Kaj mi iris rigardi la homojn en la parko, — diris Baskervilo. — Sed neniu ajn malagrabla?o trafis nin.

— Tamen estis malprudente, malgra? tio, — diris Holmso, skuante sian kapon kaj aspektante serioza. — Mi petas, kavaliro Henriko, ke vi ne promenadu sola. Iu granda misfortuno trafos vin, se vi tion faros. ?u vi retrovis vian alian ?uon?

— Ne, sinjoro, ?i estas perdita por ?iam.

— ?u vere? Tio estas tre interesa. Nu, adia?, — li aldonis, kiam la vagonaro komencis forgliti la? la kajo. — ?iam memoru, kavaliro Henriko, unu el la frazoj de tiu stranga malnova legendo, kiun doktoro Mortimero vo?legis al ni, kaj evitu la erikejon dum tiuj horoj da mallumo, kiam la malicaj potencoj ekzalti?as.

Mi rerigardis al la kajo, kiam ni fore forlasis ?in, kaj vidis la altan a?steran figuron de Holmso staranta senmove kaj postrigardante nin.

La voja?o estis rapida kaj agrabla, kaj mi pasigis ?in pli intime konati?ante kun miaj du kunuloj, kaj ludante kun la spanielo de doktoro Mortimero. Post tre malmultaj horoj la bruna grundo i?is ru?eca, la brikojn anstata?is granito, kaj ru?aj bovinoj pa?tis sin sur belhe?aj kampoj, kie la ri?a herbo kaj pli abunda vegeta?o anoncis klimaton pli luksan, se pli humidan. Juna Baskervilo gapis entuziasme tra la fenestro, kaj ekkriis ?ojigite, kiam li rekonis konatajn aspektojn de la devona pejza?o.

— Mi trairis grandan parton de la mondo, de kiam mi forlasis ?in, doktoro Vatsono, — li diris, — tamen mi neniam vidis lokon kompareblan.

— Mi neniam vidis devonanon, kiu ne lojalus al sia tereno, — mi komentis.

— Tio dependas de la homspeco tiom, kiom de la pejza?o, — diris doktoro Mortimero. — Ekrigardo al nia amiko vidigas la rondan kapon de la keltoj, kiu portas interne la keltajn entuziasmon kaj kro?i?an povon. La kapo de la kompatinda kavaliro Karlo estis el speco tre rara, duone gaela, duone iberia la? la karakterizoj. Sed vi estis tre juna, kiam vi lastfoje vidis la Baskervilan Halon, ?u ne?

— Mi estis adoleskanto, kiam okazis la morto de mia patro, kaj neniam vidis la Halon, ?ar li lo?is en dometo sur la suda marbordo. De tie mi iris rekte al amiko en Usono. Mi certigas, ke por mi ?io estas tiel nova, kiel ?i estas al doktoro Vatsono, kaj mi la?eble avidas vidi la erikejon.

— ?u jes? Do via deziro estas tre facile realigebla, ?ar jen estas via unua ekvido de la erikejo, — diris doktoro Mortimero, indikante tra la kupea fenestro.

Super la verdaj kvadratoj de la kampoj kaj la malalta kurbi?o de arbareto levi?is en malproksimo monteto griza, melankolia, kun stranga akrangula supra?o, svaga kaj malpreciza en la foro, kvaza? iu fantasta pejza?o en son?o. Baskervilo sidis longe kun la okuloj fiksitaj al ?i, kaj mi legis sur lia entuziasma viza?o, kiom ?i signifis al li, tiu unua ekvido al tiu stranga loko, kie la homoj liasangaj regis tiom longe kaj lasis tiom profunde sian markon. Tie li sidis, en sia skotdrapa kostumo kaj kun sia amerika parolmaniero, en angulo de sendistinga fervoja kupeo, kaj tamen rigardante lian malhelan kaj esprimivan viza?on mi pli ol anta?e sentis, ke li estas vera posteulo de tiu longa linio da impulsaj, ardaj kaj mastremaj viroj. Vidi?is fiero, kura?o kaj forto je liaj densaj brovoj, liaj sentemaj naztruoj, kaj liaj grandaj avelkoloraj okuloj. Se sur tiu forpu?a erikejo atendus nin ser?o malfacila kaj dan?era, jen almena? estis kunulo, por kiu oni povus riski endan?eri?on, estante certa, ke li kura?e partoprenos ?in.

12
{"b":"690","o":1}