ЛитМир - Электронная Библиотека

La vagonaro haltis ?e eta apudvoja stacio, kaj ni ?iuj eliris. Ekstere, trans la malalta blanka barilo, kale?o kun paro da fortaj ?evaletoj atendis. Nia alveno estis evidente grava evento, ?ar la staciestro kaj portistoj amasi?is ?irka? ni por elporti niajn valizojn. Tio estis agrabla simpla kampara loko, sed mi surprizi?is vidante, ke apud la elirejo staris du soldatecaj viroj en malhelaj uniformoj, kiuj apogis sin per siaj mallongaj pafiloj kaj rigardis nin atente dum ni pasis. La ko?ero, malmoltrajta tordita vireto, salutis kavaliron Henriko Baskervilo, kaj post kelkaj minutoj ni rapidis la? la lar?a blanka vojo. Ondantaj pa?tejoj kurbi?is supren amba?flanke, kaj malnovaj gablitaj domoj elgvatis el inter la densaj folia?oj, sed malanta? la trankvila kaj sunumata pejza?o ?iam levi?is, malhela kontra? la vespera ?ielo, la longa morna kurbi?o de la erikejo, interrompita per la zigzagaj kaj minacaj montetoj.

La kale?o svinge turni?is sur flankvojon, kaj ni kurbiris supren tra profundaj vojetoj eluzataj per jarcentoj da radoj, altaj teramasoj amba?flanke, pezaj je gutanta musko kaj viandecaj cervolangaj filikoj. Bronzkoloraj filikaroj kaj makulitaj rubusoj ekbrilis en la lumo de la subiranta suno. Plu grade levi?ante, ni trapasis mallar?an granitan ponton, kaj flankumis bruan rivereton, kiu inundis rapide suben, ?a?mante kaj mu?ante inter grizaj ?tonegoj. Vojo kaj rivereto amba? serpentumis tra valo densa je vepra?o kaj abioj. Je ?iu vojturno Baskervilo eligis ekkrion de ?ojo, ?irka?rigardante entuziasme kaj starigante sennombrajn demandojn. Al liaj okuloj ?io ?ajnis bela, sed la? mi tu?eto da melankolio sterni?is sur la pejza?o, kiu tiel klare anta?signis malkreskon de la jaro. Flavaj folioj tapi?is la vojetojn kaj flirte surfalis nin dum la pasado. La klako de niaj radoj formortis kiam ni traveturis driva?ojn da putra vegeta?o — tristaj donacoj, la? mia opinio, ?etataj de la naturo anta? la ?aron de la revenanta heredulo de la Baskerviloj.

— Hola! — ekkriis doktoro Mortimero, — kio estas tio?

Apika kurbi?o de erikokovrita tero, periferia fragmento de la erikejo, etendi?is anta? ni. Sur la supra?o, malmola kaj klara kiel ?evalista statuo sur ties piedestalo, estis sur?evala soldato, malhela kaj severa, kun pafilo prete apogita al la anta?brako. Li estis va?anta la vojon la? kiu ni veturis.

— Kio estas tio, Perkinso? — demandis doktoro Mortimero.

Nia ko?ero duonturni?is sur sia sidloko.

— Bagnulo eskapis el la malliberejo, sinjoro. Li jam de tri tagoj forestas, kaj la provosoj va?as ?iun vojon kaj ?iun stacion, sed ili ankora? ne ekvidis lin. Al la farmantoj en la ?irka?a?o tio ne pla?as, efektive.

— Nu, la? mia kompreno, ili ricevos po kvin pundoj, se ili povos doni informojn.

— Jes, sinjoro, sed kvin eventualaj pundoj ne bone kompensas la eblecon de tran?ita gor?o. Vidu, tiu ne estas ordinara bagnulo. Tiu estas viro, kiu hezitos pri nenio.

— Kiu do li estas?

— Seldeno, la murdinto en Monteto Notingo.

Mi bone memoris tiun kazon, ?ar Holmso aparte interesi?is pri ?i pro la aparta krueleco de la krimo kaj la dibo?a bruteco kiu signis ?iujn agojn de la murdinto. La rezigno pri lia mortkondamno rezultis de kelkaj duboj pri lia mensa sano, tiel abomeninda estis lia konduto. Nia kale?o atingis la supron de iu vojlevi?o, kaj anta? ni etendi?is la ega vasto de la erikejo, makulita je torditaj kaj rokozaj ?tonmasoj kaj pintmontetoj. Malvarma vento blovis el ?i kaj tremigis nin. Ie tie, sur tiu ebena?o dezerteca, sin ka?is tiu demono, ka?i?ante en truo kiel sova?a besto, kun koro plena je malico kontra? la tuta homraso, kiu el?etis lin. Nur tio mankis por kompletigi la malafablan sugestion de la malfekunda dezertejo, la fridiga vento, kaj la malhelumanta ?ielo. E? Baskervilo silenti?is kaj kuntiris pli proksime sian surtuton.

Ni jam lasis la fekundan teron malanta?e kaj sube. Ni nur rerigardis al ?i: la deklivaj radioj de malalta suno ?an?is la rojojn al fadenoj da oro kaj ardis sur la ru?a tero nove plugita kaj la lar?a implika?o de la arbaretoj. La vojo anta? ni i?is pli morna kaj pli sova?a sur grandaj ru?etaj kaj olivaj deklivoj, aspergitaj je gigantaj ?tonoj. De tempo al tempo ni preterpasis erikejan dometon, ?tonmuran kaj ?tontegmentan, kun neniu ampelopso por variigi ?ian severan konturon. Subite ni rigardis suben en tassimilan kava?on, en kiu dise staris kverkaroj nanaj kaj abiaroj torditaj kaj kurbigitaj pro la furiozo de jaroj da ?tormoj. Du altaj mallar?aj turoj elstaris super la arboj. La ko?ero indikis per sia vipo.

— Baskervila Halo, — li diris.

Ties mastro stari?is kaj algapis ru?vange kaj brilokule. Post kelkaj minutoj ni atingis la ?efenirejan pordegon, labirinton el fantasta reto gisfera, kun veterumitaj pilastroj amba?flanke, makulitaj je likenoj kaj apogantaj la aprokapojn de la Baskerviloj. La pordistejo estis ruino el nigra granito kaj nudigitaj ripoj de ?evronoj, sed kontra? ?i estis nova konstrua?o, duone kompleta, la unua frukto el la sud-afrika oro de kavaliro Karlo.

Tra la pordo ni suriris la aleon, kie la radojn denove sordinis la foliaro, kaj la malnovaj arboj elpu?is siajn brakojn je sombra tunelo super niaj kapoj. Baskervilo ektremegis rigardante tra la longa malluma aleo ?is kie la domo ekbrilis fantomece je la fora ekstremo.

— ?u ?i tie okazis? — li malla?te demandis.

— Ne, ne, la taksusa aleo trovi?as aliflanke.

La juna heredinto ?irka?rigardis mornesprime.

— Ne estas mirinde, ke mia onklo sentis kvaza? malfeli?o minacus lin en tia loko, — li diris. — ?i sufi?as por timigi iun ajn. Mi aran?os vicon de elektraj lampoj ?i tie en malpli ol ses monatoj, kaj vi ne rekonos la lokon kun la milkandelpova generatoro de Swan kaj Edison ?uste ?i tie anta? la dompordo.

La aleo malfermi?is al lar?a razeno, kaj anta? ni trovi?is la domo. Per la velkanta taglumo mi povis vidi, ke la centro estas peza konstrubloko, el kiu etendi?is portalo. La tutan frunton drapiris hedero, kun ie-tie loko tonde nudigita, kie fenestro a? blazono trarompis la malhelan vualon. Super tiu centra dombloko levi?is du ?emelaj turoj, antikvaj, krenelitaj kaj trapikitaj de multaj embrazuroj. Dekstre kaj maldekstre de la turoj estis pli modernaj nigragranitaj aloj. Malhela lumo brilis tra la peze fositaj fenestroj, kaj el la altaj fumtuboj, kiuj levi?is de la apika altangula tegmento, elsaltis unuopa kolono da fumo.

— Bonvenon, kavaliro Henriko! Bonvenon al Baskervila Halo!

Alta viro elpa?is el la ombro de la portalo por malfermi la pordon de la kale?o. Virina figuro silueti?is anta? la flava lumo de la vestiblo. ?i elvenis kaj helpis la viron elkale?igi niajn valizojn.

— Ne ?enos vin, ?u, se mi veturos senprokraste hejmen, kavaliro Henriko? — diris doktoro Mortimero. — Mia edzino atendas min.

— Certe vi restos por iom vesperman?i, ?u?

— Ne, mi devas iri. Probable mi trovos, ke iom da laboro atendas min. Mi restus por montri al vi la domon, sed Barimoro estos pli bona gvidanto ol mi. ?is revido, kaj neniam hezitu alvoki min nokte a? tage, se mi povos servi.

Bruo de la radoj formortis tra la elirvojo, dum kavaliro Henriko kaj mi turnis nin en la vestiblon, kaj la pordo peze batfermi?is post ni. Ni trovis nin en bela ?ambro, granda, alta, kaj peze ?evronita per enormaj trabegoj el kverka?o tempe nigri?inta. En la granda malnovmoda kameno malanta? la altaj feraj bariletoj krakis kaj klakis fajro el ?tipoj. Kavaliro Henriko kaj mi etendis al ?i niajn manojn, ?ar ni frostis post la longa veturo. Poste ni ?irka?rigardis al la alta mallar?a vitralo, la kverkaj paneloj, la cervaj kapoj, la blazonoj sur la muroj, ?iuj malhelaj kaj sombraj en la sordinita lumo de la centra lampo.

— ?i estas ?uste tia, kia mi imagis ?in, — diris kavaliro Henriko. — ?u ?i ne estas precize bildo de malnova familia hejmo? Nur pensu, ke ?i estas tiu sama halo, en kiu lo?is miaj parencoj dum kvincent jaroj! Solenigas min la pripenso.

13
{"b":"690","o":1}