ЛитМир - Электронная Библиотека

Mi ridis malkredeme, dum ?erloko Holmso klini?is malanta?en sur sia kanapo kaj blovis etajn ?anceli?ajn fumringojn al la plafono.

— Koncerne la lastan parton, mankas al mi rimedo por kontroli vin, — mi diris, — sed almena? ne estas malfacile eltrovi kelkajn detalojn pri la a?o kaj profesia kariero de la homo.

De mia malgranda medicina breto mi prenis la Medicinan Registron kaj elfoliumis la nomon. Enestis pluraj Mortimeroj, el kiuj nur unu povis esti nia vizitinto. Mi vo?legis lian priskribon:

Mortimero, Jakobo. MRK?, 1882, Grimpeno, Erikejo Darta, Devono. Endoma ?irurgo de 1882 ?is 1884 en la malsanulejo ?aring-Kruco. Gajninto de la Premio ?aksona por kompara patologio, pro eseo titolita ?u malsano estas reveno al pratipo? Koresponda membro de la Sveda Patologia Societo. A?toro de Kelkaj kurioza?oj de atavismo (Lanceto, 1882), ?u ni progresas? (?urnalo de psi?ologio, Marto 1883). Medicina oficisto en la paro?oj de Grimpeno, Torsleo, kaj Alta Barovo.

— Neniu mencio pri tiu loka ?asista klubo, Vatsono, — diris Holmso kun petola rideto, — sed kampara kuracisto, kiel vi tre lerte rimarkis. Al mi ?ajnas, ke miaj induktoj estas pli-malpli pravigitaj. Koncerne la adjektivojn, mi diris, se mi ?uste memoras: afabla, senambicia kaj distrita. La? mia sperto, nur homo afabla en tiu ?i mondo ricevas solenajn donaca?ojn, nur homo senambicia forlasas londonan karieron por iri en kamparon, kaj nur homo distrita postlasas sian bastonon kaj ne vizitkarton post tuthora atendado en via ?ambro.

— Kaj la hundo?

— ?i kutimis porti tiun ?i bastonon malanta? sia mastro. ?ar la bastono pezas, la hundo tenis ?in forte en la mezo, kaj la signoj de ?iaj dentoj klare videblas. La makzelo de la hundo, kiel indikas la spaco inter tiuj ?i signoj, estas miaopinie tro lar?a por esti terhunda kaj ne sufi?e lar?a por esti doga. ?i eble estas — jes, al kukolo, ?i ja estas spanielo kurbharara.

Li jam stari?is kaj dumparole trapasis la ?ambron. Nun li haltis en la fenestra alkovo. En lia vo?o a?di?is tia konvinkita sonoro, ke mi ekrigardis lin surprizite.

— Kara homo, kiel eblas, ke vi tiom certu pri tio?

— Pro la tre simpla kialo, ke mi vidas tiun hundon mem ?e nia sojlo, kaj jen a?di?as la sonoro de ?ia mastro. Ne foriru, mi vin petas, Vatsono. Li estas via profesia frato, kaj via ?eesto eble helpos min. Nun estas drameca sortmomento, Vatsono, kiam vi a?das sur la ?tuparo pa?ojn, kiuj mar?as en vian vivon, kaj vi ne scias, ?u tio signifas bonon a? mison. Kion petos doktoro Mortimero, scienculo, de ?erloko Holmso, fakulo pri krimoj? Envenu!

La aspekto de nia vizitanto estis por mi surpriza, ?ar mi atendis tipan kamparan kuraciston. Li estis tre altstatura maldikulo, kun longa nazo beksimila, kiu elstari?is inter du akravidaj grizaj okuloj, tre proksimaj unu al la alia kaj hele briletantaj malanta? orkadraj okulvitroj. Li estis vestita la? profesia sed iom malzorga maniero, ?ar lia redingoto estis malpureta kaj lia pantalono ?ifita. Kvankam li estis juna, lia longa dorso estis jam kurbi?inta, kaj li mar?is kun anta?en?ovo de la kapo kaj ?enerala mieno gape bonvolema. Envene liaj okuloj trafis la bastonon en la mano de Holmso, kaj li alkuris ?in kun krio de ?ojo.

— Mi estas tre kontenta, — li diris. — Mi ne certis, ?u mi lasis ?in ?i tie a? en la ?ipkompania Oficejo. Tiun bastonon mi ne volus perdi por io en la mondo.

— Donaco, mi vidas, — diris Holmso.

— Jes, sinjoro.

— De la Malsanulejo ?aring-Kruca, ?u?

— De unu-du amikoj tie okaze de mia edzi?o.

— Ho ve, tre malbone! — diris Holmso, skuante la kapon.

Doktoro Mortimero palpebrumis malanta? la okulvitroj pro milda ekmiro. — Kial malbone?

— Nur pro tio, ke vi perturbis niajn etajn deduktojn. Via edzi?o, ?u vi diris?

— Jes, sinjoro. Mi edzi?is, kaj tial forlasis la malsanulejon kaj samtempe ?iun esperon pri konsulta posteno. Necesis havi propran hejmon.

— Vidi?as, ke ni ne tiom eraris finfine, — diris Holmso. — Kaj nun, doktoro Jakobo Mortimero…

— Sinjoro, nur sinjoro — modesta MRK?.

— Kaj homo precizema, evidente.

— Diletanto pri sciencoj, sinjoro Holmso, kolektanto de konkoj sur la bordoj de la granda nekonata oceano. Mi supozas, ke ?uste sinjoron Holmso mi alparolas, sed ne…

— Ne, jen mia amiko doktoro Vatsono.

— Mi ?ojas renkonti vin, sinjoro. Mi a?dis mencion de via nomo en ligo kun tiu de via amiko. Vi tre interesas min, sinjoro Holmso. Mi vere ne atendis kranion tiel dolikocefalan a? tiom emfazitan superorbitan evoluon. ?u vi ne kontra?as, ke mi tu?u per mia fingro vian parietan kava?on? Gipsa?o de via kranio, sinjoro, ?is la originalo haveblos, estus ornama?o en ajna antropologia muzeo. Mi ne volas ofendi, sed konfesinde mi avidas vian kranion.

?erloko Holmso gestis sidige al nia stranga vizitanto.

— Ke vi estas entuziasmulo pri via pensdirekto mi konstatas, sinjoro, kiel anka? mi pri la mia, — li diris. — Mi observas pro via montrofingro, ke vi mem volvas viajn cigaredojn. Ne hezitu fajrigi.

La viro elprenis paperon kaj tabakon kaj volvis la duan per la unua la? surpriza lerteco. Li havis longajn tremetajn fingrojn tiel viglajn kaj senripozajn kiel insektaj antenoj.

Holmso silentis, sed liaj etaj rapidmovaj ekrigardoj indikis al mi lian intereson pri nia stranga kunulo.

— Mi supozas, sinjoro, — li diris finfine, — ke ne nur kun la celo esplori mian kranion vi honorigis min per vizito pasint-vespere kaj denove hodia??

— Ne, sinjoro, ne; kvankam ?ojigas min la ebleco fari anka? tion. Mi venis al vi, sinjoro Holmso, ?ar mi rekonas, ke mi mem estas homo nepraktika, kaj ?ar mi subite frontas plej seriozan kaj eksterordinaran problemon. ?ar mi konstatas, ke vi estas la dua eksperto en E?ropo…

— ?u vere, sinjoro! ?u mi rajtas demandi, kies honoro estas trovi?i sur la unua loko? — demandis Holmso iom malafable.

— Al homo precize sciencmensa la laboro de sinjoro Bertillon. nepre ?iam forte imponas.

— ?u do vi ne prefere konsultu lin?

— Mi diris, sinjoro: al homo precize sciencmensa. Sed estas rekonate, ke kiel homo praktikema vi estas senrivala. Espereble, sinjoro, mi kontra?vole ne…

— Nur iomete, — diris Holmso. — ?ajnas al mi, doktoro Mortimero, ke plej sa?e vi sen plua prokrasto bonvolu diri al mi klare, precize kia estas la naturo de la problemo, pri kiu vi postulas mian helpon. 

?apitro 2

LA MALBENO DE L' BASKERVILOJ

— En mia po?o mi havas manuskripton, — diris doktoro Jakobo Mortimero.

— Mi rimarkis ?in, kiam vi venis en la ?ambron, — diris Holmso.

— ?i estas manuskripto malnova.

— El la frua dek-oka jarcento, se ?i ne estas falsa?o.

— Kial vi povas diri tion, sinjoro?

— La tutan tempon dum vi parolis, vi vidigis al mi unu-du colojn da ?i por mia esploro. Tiu estus mallerta spertulo, kiu ne scius dati dokumenton en limo de pli-malpli unu jardeko. Vi eble legis mian monografieton pri tiu temo. Mi alju?as tion al 1730.

— La preciza dato estas 1742. — Doktoro Mortimero elprenis ?in el sia po?o. — Tiun ?i familian dokumenton transdonis al mia prizorgo kavaliro Karlo Baskervilo, kies subita kaj tragika morto anta? ?irka? tri monatoj kreis tiom da eksciti?o en Devono. Mi volas diri, ke mi estis tiel lia persona amiko kiel lia kuracisto. Li estis fortmensulo, sinjoro, sagaca, praktika, kaj same senfantazia kiel mi mem. Tamen li taksis tre serioze tiun ?i dokumenton, kaj li estis mense preparita al ?uste tia pereo, kia fine trafis lin.

Holmso etendis sian manon por la manuskripto kaj platigis ?in kontra? sia genuo.

— Vi rimarkas, Vatsono, la alternajn uzadojn de la longa s kaj la mallonga. Tio estas unu el la indikoj, kiuj ebligis al mi difini la daton.

Mi rigardis trans lian ?ultron la flavan paperon kaj la pali?intan skribon.

2
{"b":"690","o":1}
ЛитРес представляет: бестселлеры месяца
#Нескучная книга о счастье, деньгах и своем предназначении
Шепот пепла
Слияние
Это неприлично. Руководство по сексу, манерам и премудростям замужества для викторианской леди
Мерзкие дела на Норт-Гансон-стрит
Философия хорошей жизни. 52 Нетривиальные идеи о счастье и успехе
Астрологический суд
Охотники за костями. Том 2
ЖЖизнь без трусов. Мастерство соблазнения. Жесть как она есть