ЛитМир - Электронная Библиотека

— Jes, sinjoro, mia nomo estis Seldeno, kaj li estas mia pli juna frato. Ni tro dorlotis lin, kiam li estis knabo, kaj ni permesis al li ?ion, kion li volis, ?is li venis al supozo, ke la mondo estis kreita por plezurigi lin, kaj li rajtas fari la?vole. Poste, plia?i?inte, li renkontis misajn kunulojn, kaj la diablo eniris lin, ?is li rompis la koron de mia patrino kaj trenis nian nomon en la koton. De krimo al krimo li pli kaj pli alfundi?is, ?is nur la Dia kompato savis lin de e?afodo; sed al mi, sinjoro, li ?iam estis la eta buklokapa knabo, kiun mi vartis kaj kunludis, kiel plia?a fratino kutimas. Tial li forkuris el la karcero, sinjoro. Li sciis, ke mi estas ?i tie, kaj ke ni ne povus rifuzi al li helpon. Kiam iun nokton li trenis sin ?i tien, laca kaj malsata, kun la provosoj dense persekutantaj, kion ni povis fari? Ni enlasis lin kaj nutris lin kaj prizorgis lin. Poste vi revenis, sinjoro, kaj mia frato opiniis, ke estos pli sekure por li sur la erikejo ol aliloke ?is fini?os la fervora ser?ado, do li ka?is sin tie. Sed ?iun duan nokton ni certi?is ke li estas da?re tie, per meto de lumo en la fenestro, kaj kiam venis respondo, mia edzo portis por li iom da pano kaj viando. ?iutage ni esperis, ke li jam foriris, sed dum li estis tie, ni ne povis forlasi lin. Tio estas la tuta vero, la? mi kiel honesta kristanino, kaj vi vidos, ke se en la afero estas kulpo, ?i ne trovi?as ?e mia edzo, sed ?e mi, por kiu li faris ?ion faritan.

La vortoj de la virino a?di?is tiel stre?e serioze, ke ili kunportis kun si konvinkon.

— ?u vere, Barimoro?

— Jes, kavaliro Henriko. ?iuvorte.

— Nu, mi ne povas kulpigi vin pro subtenado de la propra edzino. Forgesu, kion mi diris. Iru al via ?ambro, vi du, kaj ni plu priparolos la aferon matene.

Kiam ili foriris, ni denove rigardis tra la fenestro. Kavaliro Henriko ?etmalfermis ?in, kaj malvarma nokta vento enbati?is al niaj viza?oj. Fore en la nigra malproksimo da?re ardis tiu unuopa punkto de flava lumo.

— Mi miras pri lia riskemo, — diris kavaliro Henriko.

— Eble ?i estas tiel metita, ke ?i videblas nur de ?i tie.

— Tre ver?ajne. Kiom ?i distancas, la? via takso?

— Apud la Fendita Monteto, mi opinias.

— Ne pli ol unu-du mejloj.

— Apena? tiom.

— Nu, ne povas esti malproksime, se Barimoro devis porti tien la man?a?on. Kaj li atendas, tiu kanajlo, apud la kandelo. Je la tondro, Vatsono, mi eliros por kapti tiun viron!

La sama penso estis veninta en mian kapon. Ne temis pri tio, ke la geBarimoroj konfidis al ni. Ilia sekreto estis elpremita el ili. Tiu viro estis dan?ero al la komunumo, absoluta kanajlo por kiu ekzistas nek kompato nek pravigo. Ni nur farus nian devon, akceptante la eblecon remeti lin tien, kie li ne povos fari misa?ojn. Pro lia bruta kaj violenta karaktero, aliaj devus pagi la prezon se ni retenus niajn manojn. Iunokte, ekzemple, niaj najbaroj Stepeltonoj eble estos atakotaj de li, kaj eble ?uste tiu penso tiom entuziasmigis kavaliron Henriko pri la aventuro.

— Mi kuniros, — mi diris.

— Do prenu vian revolveron kaj surmetu viajn ?uojn. Ju pli frue ni komencos des pli bone, ?ar tiu ulo eble estingos sian lumon kaj forkuros.

Post kvin minutoj ni estis ekstere, komencante nian ekspedicion. Ni rapidis tra la malhela arbustaro, meze de la obtuza ?emado de la a?tuna vento kaj la siblo de la falantaj folioj. Sur la nokta aero pezis la odoro de malseketo kaj putro. De tempo al tempo la luno elgvatis momente, sed nuboj drivis trans la ?ielon, kaj ?uste kiam ni eliris sur la erikejon, maldensa pluvo ekfalis. La lumo da?re brulis sen?ancele anta? ni.

— ?u vi estas armita? — mi demandis.

— Mi havas rajdvergon.

— Ni devas enfermi lin rapide, ?ar la?dire li estas violenta ulo. Ni surprizos lin kaj tenos lin je nia dispono anta? ol li povos rezisti.

— A?du, Vatsono, — diris la kavaliro, — kion dirus Holmso pri ?io ?i? Kiel statas pri tiu malluma horo, dum kiu la mispotenco ekzalti?as?

Kvaza? responde al liaj vortoj, levi?is subite el la vasta malhelo de la erikejo tiu stranga krio, kiun mi pli frue a?dis rande de la granda Grimpena Mar?o. ?i venis sur la vento tra la nokta silento, longa profunda murmuro, poste forti?anta hurlo, kaj poste la mal?oja ?emo la? kiu ?i forvelkis. ?iam denove ?i resonis, dum la tuta aero pulsis je ?i, strida, sova?a kaj minaca. La kavaliro kaptis mian manikon, kaj lia viza?o ekbrilis blanke tra la mallumo.

— Bona ?ielo, kio estas tio, Vatsono?

— Mi ne scias. ?i estas sono, kiun oni havas sur la erikejo. Mi a?dis ?in unu fojon anta?e.

?i formortis, kaj absoluta silento enfermis nin. Ni staris stre?ante nian a?don, sed nenio a?di?is.

— Vatsono, — diris la kavaliro, — tio estis bleko de ?ashundo.

Mia sango fridi?is en miaj vejnoj, ?ar a?di?is hezito en lia vo?o, kiu sentigis la subitan hororon, kiu kaptis lin.

— Kio oni nomas tiun sonon? — li demandis.

— Kiuj?

— La homoj en la najbara?o.

— Ho, ili estas malkleraj. Kial atenti tion, kion ili nomas ?in?

— Diru al mi, Vatsono. Kion oni diras pri ?i?

Mi hezitis, sed ne povis eviti la demandon.

— Oni diras, ke tio estas bleko de la Baskervila ?ashundo.

Li ?emis, kaj silentis kelkajn momentojn.

— ?i ja estis ?ashundo, — li diris finfine, — sed ?i ?ajnis origini je mejloj for, tiudirekte mi opinias.

— Estis malfacile ju?i, kie ?i originis.

— ?i forti?is kaj malforti?is la? la vento. ?u ne ku?as tiudirekte la granda Grimpena Mar?o?

— Jes, vere.

— Nu, ?i venis el tie supre. Diru, Vatsono, ?u vi mem ne opinias, ke tio estis bleko de ?ashundo? Infano mi ne estas. Ne necesas, ke vi timu diri la veron.

— Stepeltono estis kun mi, kiam mi a?dis ?in anta?e. Li diris, ke ?i eble estas krio de iu stranga birdo.

— Ne, ne, tio estis ?ashundo. Dio mia, ?u eble estas iom da vero en tiuj rakontoj? ?u eblas, ke mi vere estas en dan?ero pro kialo tiom malhela? Tion vi ne kredas, Vatsono, ?u?

— Ne, ne.

— Kaj tamen unu afero estas priridi ?in en Londono, kaj tute alia stari ?i tie en la erikeja mallumo kaj a?di tian krion. Kaj mia onklo! Piedsigno de la ?ashundo apudis lin ku?antan. ?io kongruas. Mi ne supozas min malkura?ulo, Vatsono, sed tiu sono ?ajnis frostigi mian sangon mem. Palpu mian manon!

?i estis tiel malvarma kiel bloko marmora.

— Morga? ?e vi estos en ordo.

— La? mia opinio mi ne sukcesos forigi el mia kapo tiun krion. Kion vi konsilas, ke ni faru nun?

— ?u ni returni?u?

— Ne, je la tondro, ni elvenis por kapti nian ?asa?on, kaj tion ni faros. Ni persekutas la bagnulon, kaj infera ?ashundo, tre probable, persekutas nin. Ek do. Ni persistos ?isfine, e? se ?iuj demonoj en la infero estus liberaj sur la erikejo.

Ni stumblis anta?en malrapide en la mallumo, kun la nigra ba?mo de la rokecaj montetoj ?irka? ni, kaj la flava punkto da lumo brulanta sen?ancele anta? ni. Nenio estas tiel trompa kiel la distanco de lumo en pe?nigra nokto, kaj jen la ekbrilo ?ajnis malproksima ?e la horizonto kaj jen ?i povis esti nur kelkajn metrojn for. Sed finfine ni povis vidi de kie ?i lumis, kaj tiam ni sciis, ke ni efektive tre proksimas. Flagranta kandelo estis fiksita en rokfendeto, kiu ?irmis ?in amba?flanke de la ventoblovo, kaj anka? malhelpis, ke ?i estu videbla, krom el la direkto de Baskervila Halo. Rokego granita ka?is nian alproksimi?on, kaj ka?rante malanta? ?i, ni transrigardis ?in al la signallumo. Estis strange vidi tiun unuopan kandelon tie flamanta meze de la erikejo, kun neniu vivosigno en la proksimo — nur unu rektan flavan flamon kaj la rebrilon de la roko amba?flanke.

— Kion ni faru nun? — flustris kavaliro Henriko.

— Ni atendu ?i tie. Li nepre apudas sian lumon. Ni provu ekvidi lin.

Apena? miaj vortoj eliris mian bu?on, ni amba? ekvidis lin. Trans la rokojn, ?e la fendeto, en kiu flamis la kandelo, el?ovi?is malbonema flava viza?o, terure bruteca viza?o, tute trasulkita kaj makulita je mispasioj. Koto?mirita, kun hirta barbo, kaj fran?ita je kunglui?intaj haroj, ?i tre bone povus aparteni al iu el la prasova?uloj, kiuj lo?is en la montflankaj truoj. La lumo sub li respeguli?is en liaj ruzaj okuletoj, kiuj gvatis feroce dekstren kaj maldekstren en la mallumon, kvaza? lerta sova?ulo a?dinta la pa?ojn de ?asantoj.

22
{"b":"690","o":1}