1
2
3
...
23
24
25
...
39

Okazis malgranda disputo hodia? matene post la matenman?o. Barimoro petis permeson interparoli kun kavaliro Henriko, kaj ili estis enfermitaj en lia kabineto dum kelka tempo. Sidante en la bilardejo, mi pli ol unufoje a?dis la sonon de la?tigitaj vo?oj, kaj mi sufi?e bone komprenis, kiu afero estas pritraktata. Post iom da tempo la kavaliro malfermis sian pordon kaj alvokis min.

— Barimoro opinias, ke li rajtas plendi, — li diris. — Li opinias, ke niaflanke estis mallojale persekuti lian bofraton, kiam li propravole sciigis al ni la sekreton.

La domservisto staris anta? ni tre pala, sed tre sinrega.

— Eble mi esprimis min tro arde, sinjoro, — li diris, — kaj se jes, mi certe petas vian pardonon. Samtempe mi tre surprizi?is, kiam mi a?dis vin du sinjorojn reveni hodia? matene, kaj mi scii?is, ke vi ?asis Seldenon. La kompatindulo havas jam sufi?e da kontra?lukta?o sen tio, ke mi havigu al li pliajn spurantojn.

— Se vi sciigus nin propravole, tio estus alia afero, — diris la kavaliro. — Vi nur sciigis nin, a? prefere via edzino nur sciigis nin, kiam vi estis devigita kaj vi ne povis tion eviti.

— Mi ne supozis, ke vi profitos el tio, kavaliro Henriko, vere ne.

— Tiu homo endan?erigas la publikon. Trovi?as izolitaj domoj dise tra la erikejo, kaj li estas ulo, kiun hezitigus nenio. Sufi?as vidi lian viza?on por konstati tion. Pripensu la domon de sinjoro Stepeltono, ekzemple, kun neniu krom li por defendi ?in. Neniu estos sekura, ?is li estos en prizono.

— Li entrudi?os en neniun domon, sinjoro. Mi donas al vi mian solenan ?uron tiurilate. Kaj li neniam plu ?enos iun ajn en tiu ?i lando. Mi certigas vin, kavaliro Henriko, ke post tre malmultaj tagoj la necesaj aran?oj estos kompletaj kaj li estos survoje al Suda Ameriko. Pro Dio, sinjoro, mi petegas vin, ke vi ne sciigu al la polico, kie li estas sur la erikejo. Ili rezignis pri la tiea persekutado, kaj li povas ku?i trankvile ?is la ?ipo pretos akcepti lin. Vi ne povas raporti pri li, ne enproblemigante mian edzinon kaj min. Mi petegas vin, sinjoro, diru nenion al la polico.

— Kion vi opinias, Vatsono?

Mi levis la ?ultrojn.

— Se li estus sendoma?e ekster la lando, tio iom mal?ar?us la impostitojn.

— Sed kio pri la ebleco, ke li embuskos iun anta? ol foriri?

— Li ne farus ion tiel frenezan, sinjoro. Ni provizis al li ?ion dezirindan. Fari krimon signifus indiki lian ka?lokon.

— Tio estas vera, — diris kavaliro Henriko. — Nu, Barimoro…

— Dio benu vin, sinjoro, kaj dankon el mia koro! Mortigus mian kompatindan edzinon lia rekapti?o.

— Supozeble ni helpas kaj subtenas krimon, Vatsono, ?u? Sed post ?io a?skultita mi ne sentas, ke ni povus transdoni la ulon, do jen finita la afero. En ordo, Barimoro, vi rajtas foriri.

Post kelkaj balbutaj dankvortoj la homo sin turnis, sed li hezitis kaj poste revenis al ni.

— Vi tiom bonkoris al ni, sinjoro, ke mi ?atus la?eble komplezi al vi reciproke. Mi scias ion, kavaliro Henriko, kaj eble mi devis ?in diri pli frue, sed longe post la mortenketo mi eltrovis ?in. Mi neniam ?is nun elspiris vorton tiurilate al ajna mortemulo. Temas pri la morto de kompatinda kavaliro Karlo.

La kavaliro kaj mi amba? stari?is.

— ?u vi scias, kiel li mortis?

— Ne, sinjoro, tion mi ne scias.

— Kion, do?

— Mi scias, kial li estis ?e la pordeto je tiu horo. Por renkonti virinon.

— Por renkonti virinon? ?u li?

— Jes, sinjoro.

— Kaj la nomo de tiu virino?

— Mi ne povas sciigi la nomon, sinjoro, sed mi povas sciigi al vi la inicialojn. ?iaj inicialoj estas L. L.

— Kiel vi scias tion, Barimoro?

— Nu, kavaliro Henriko, via onklo ricevis leteron tiumatene. Li kutime ricevis multajn leterojn, ?ar li estis publika viro kaj bone konata pro sia bonkoreco, tiel ke ?iu ?agrenito volonte turnis sin al li. Sed tiumatene, hazarde, alvenis nur unu letero, do mi tiom pli atentis ?in. ?i alvenis el Kum-Tresio, kaj ?i estis adresita la? virina manskribo.

— Nu?

— Nu, sinjoro, mi ne plu pensis pri la afero, kaj neniam pensus sen interveno de mia edzino. Anta? nur kelkaj semajnoj ?i purigadis la kabineton de kavaliro Karlo — ?i estis komplete netu?ita depost lia morto — kaj ?i trovis la cindron de bruligita letero funde de la kameno. ?ia pliparto estis brulite dispecigita, sed unu peceto, la fino de pa?o, kunkro?i?is, kaj la skribo estis ankora? legebla, kvankam griza sur nigra fono, kaj tio legi?is: “Bonvolu, mi petas, estante ?entlemano, bruligi tiun ?i leteron, kaj estu apud la pordeto je la deka horo.” Sube estis subskribite per la inicialoj L. L.

— ?u vi havas tiun peceton?

— Ne, sinjoro, ?i tute dispeci?is post kiam mi movis ?in.

— ?u kavaliro Karlo pli frue ricevis aliajn leterojn la? la sama manskribo?

— Nu, sinjoro, mi ne aparte atentis liajn leterojn. Mi ne rimarkus tiun ?i, se ?i hazarde ne venus sola.

— Kaj vi tute ne scias, kiu estas L. L.?

— Ne, sinjoro. Ne pli ol vi mem. Sed mi supozas, ke se ni povus submanigi tiun damon, ni jam scius pli pri la morto de kavaliro Karlo.

— Mi ne komprenas, Barimoro, kiel okazis, ke vi ka?is tiun gravan informon?

— Nu, sinjoro, tuj post tio venis al ni nia propra problemo. Kaj cetere, sinjoro, ni amba? tre ?atis kavaliron Karlo, kiel konvenas pro ?io, kion li faris por ni. Elrasti tion ne helpus nian kompatindan mastron, kaj indas esti singarda, kiam temas pri damo en la afero. E? la plej virta el ni…

— ?u vi pensis, ke tio eble lezus lian reputacion?

— Nu, sinjoro, mi pensis, ke sekvus nenio bona. Sed nun vi estis bonkora al ni, kaj mi sentas, ke mi traktus vin nelojale, se mi ne sciigus al vi ?ion, kion mi scias pri la afero.

— En ordo, Barimoro, vi rajtas foriri.

Post kiam la domservisto forlasis nin, kavaliro Henriko sin turnis al mi:

— Nu, Vatsono, kion vi opinias pri tiu ?i nova lumo?

— ?i ?ajnas lasi la mallumon pli nigra ol anta?e.

— Tion anka? mi pensas. Sed se nur ni povus spuri L. Lon, tio devus klarigi la tutan aferon. Tiom ni gajnis. Ni scias, ke ekzistas iu, kiu konas la faktojn, se nur ni povos trovi ?in. Kion la? via opinio ni faru?

— Ni sciigu ?ion al Holmso senprokraste. Tio havigos al li la indikon, kiun li ser?is. Mi multe eraras, se tio ne alkondukos lin.

Mi iris tuj al mia ?ambro kaj verkis mian raporton pri la matena konversacio por Holmso. Estis klare al mi, ke li lastatempe estas tre okupata, ?ar la leteretoj el Bakerstrato estis maloftaj kaj mallongaj, sen komentoj pri la informoj, kiujn mi sendis, kaj apena? aludis mian taskon. Sendube lia ?anta?a kazo absorbas ?iujn liajn kapablojn. Kaj tamen tiu ?i nova faktoro certe devos kapti lian atenton kaj renovigi lian intereson. Mi volas, ke li estu ?i tie.

17 okt.

La tutan hodia?an tagon la pluvo faladis, siblante sur la hedero kaj gutante de la tegmentorando. Mi pensis pri la bagnulo ekstere sur la senkolora, malvarma, sen?irma erikejo. La kompatinda! Kiel ajn li krimis, li iom suferas por kompensi tion. Kaj poste mi pensis pri tiu alia: la viza?o en la fiakro, la figuro anta? la luno. ?u anka? li estas ekstere en tiu diluvo — la nevidata gvatanto, la viro malluma? Vespere mi surmetis mian pluvmantelon kaj mi promenis lar?e sur la tramalseka erikejo, plena je malhelaj imagoj, dum la pluvo batis en mian viza?on kaj vento fajfis ?irka? miaj oreloj. Dio helpu tiujn, kiuj vagas nun en la grandan mar?on, ?ar e? la firmaj altejoj i?as mar?oj. Mi trovis la nigran pinton, sur kiu mi vidis la solecan gvatanton, kaj de sur ?ia supro mi mem elrigardis al la melankolia montetaro. Pluvskualoj drivis trans ties ru?brunan facon, kaj la pezaj ardezkoloraj nuboj pendis malalte super la pejza?o, treni?antaj grizgirlande suben sur la flankoj de la fantaziecaj montetoj. En la malproksima kava?o maldekstre, duone ka?itaj en la nebuleto, la du maldikaj turoj de Baskervila Halo levi?is super la arboj. Tiuj estis la solaj signoj de homa vivo, kiujn mi povis vidi, krom nur tiuj prahistoriaj kabanoj dense ku?antaj sur la montetaj deklivoj. Nenie estis signo pri tiu soleca viro, kiun mi vidis samloke anta? du noktoj.

24
{"b":"690","o":1}