ЛитМир - Электронная Библиотека

Alveninte al Kum-Tresio mi ordonis al Perkinso enstaligi la ?evalojn, kaj mi enketis pri la damo, kiun mi venis demandi. Ne estis malfacile trovi ?ian ?ambraron, kiu estis centra kaj bone ekipita. Servistino senceremonie enlasis min, kaj kiam mi eniris la virino sidanta anta? tajpilo Remingtono saltlevi?is kun agrable bonveniga rideto. ?ia esprimo tamen desaponti?is, kiam ?i vidis nekonaton, kaj ?i residi?is kaj demandis pri la celo de mia vizito.

La unua impreso postlasita de sinjorino Liono estis pri ekstrema belo. ?iaj okuloj kaj haroj estis same avelkoloraj, kaj ?iaj vangoj, kvankam konsiderinde lentugaj, estis ardaj je la rava velureco de brunulino, tiu delikata ru?eto sinka?inta en la koro de sulfurrozo. Admiro estis, mi ripetas, la unua impreso. Sed la dua estis kritikemo. Io subtile misis pri la viza?o, ia krudeco de esprimo, ia malmoleco, eble, de la okuloj, ia malstrikto de lipoj, difektanta ?ian belperfekton. Sed tiuj, kompreneble, estas postpensoj. Tiumomente mi simple konsciis, ke mi staras anta? virino tre bela, kaj ke ?i demandas min pri la motivoj de mia vizito. Mi ne tute komprenis ?is tiu momento ?uste kiom delikata estas mia komisio.

— Mi havas la plezuron koni vian patron, — mi diris.

Tio estis enkonduko mallerta, kaj la damo sentigis tion al mi.

— Nenio komuna ekzistas inter mia patro kaj mi, — ?i diris. — Mi ?uldas al li nenion, kaj liaj amikoj ne estas miaj. Sen la forpasinta kavaliro Karlo kaj kelkaj aliaj bonkoruloj mi povis malsatadi sen zorgigo de mia patro.

— ?uste pro la forpasinta kavaliro Karlo Baskervilo mi venis viziti vin.

La lentugoj videbli?is sur la dama viza?o.

— Kion mi povas sciigi al vi pri li? — ?i demandis, kaj ?iaj fingroj palpetis nervoze la klavojn de ?ia tajpilo.

— Vi konis lin, ?u ne?

— Mi jam diris, ke mi ?uldas al li multon pro lia bonkoreco. Se mi kapablas vivteni min, tio ?uldi?as grandparte al lia intereso pri mia malfeli?a situacio.

— ?u vi korespondis kun li?

La damo rapide suprenrigardis kun kolera ekbrilo en la avelaj okuloj.

— Kion celas tiuj demandoj? — ?i akre demandis.

— La celo estas eviti publikan skandalon. Estas preferinde, ke mi demandu ?i tie ol ke la afero pasu ekster nian regatecon.

?i silentis, kaj ?ia viza?o estis tre pala. Fine ?i suprenrigardis kun malprudento kaj defio en sia sinteno.

— Nu, mi respondos, — ?i diris. — Kiaj estas viaj demandoj?

— ?u vi korespondis kun kavaliro Karlo?

— Mi certe skribis al li unu-dufoje por agnoski lian delikatecon kaj lian malavaron.

— ?u vi konas la datojn de tiuj leteroj?

— Ne.

— ?u vi iam renkontis lin?

— Jes, unu-dufoje, kiam li venis al Kum-Tresio. Li estis homo tre retiri?ema, kaj li preferis bonfari ka?e.

— Sed se vi vidis lin tiel malofte kaj skribis tiel malofte, kiel li sciis sufi?e pri viaj aferoj por helpi vin, kiel la? vi li faris?

?i renkontis mian demandon tute senhezite.

— Trovi?is kelkaj sinjoroj, kiuj konis mian mal?ojan historion kaj unui?is por helpi min. Unu el ili estis sinjoro Stepeltono, najbaro kaj intima amiko de kavaliro Karlo. Li estis elstare afabla, kaj pere de li kavaliro Karlo eksciis pri miaj aferoj.

Mi jam sciis, ke kavaliro Karlo Baskervilo utiligis Stepeltonon kiel peranton plurokaze, tial la deklaro de la damo portis la stampon de vereco.

— ?u vi iam skribis al kavaliro Karlo petante, ke li renkontu vin? — mi da?rigis.

Sinjorino Liono denove ru?i?is kolere.

— Vere, sinjoro, tio estas tre eksterordinara demando.

— Mi beda?ras, sinjorino, sed mi devas ripeti ?in.

— Do mi respondas: nepre ne.

— ?u ne en la tago mem de la morto de kavaliro Karlo?

La ru?i?o forvelkis tuj, kaj mortpala viza?o vidi?is anta? mi. ?iaj sekaj lipoj ne kapablis prononci la “Ne”, kiun mi pli vidis ol a?dis.

— Certe via memoro perfidas vin, — mi diris. — Mi povas e? citi parton el via letero. ?i legi?is: “Bonvolu, mi petas, estante ?entlemano, bruligi tiun ?i leteron kaj estu apud la pordeto je la deka horo”.

Mi pensis, ke ?i svenis, sed per ekstrema klopodo ?i reforti?is.

— ?u neniu estas ?entlemano? — ?i spasme eligis.

— Vi traktas maljuste kavaliron Karlo. Li ja bruligis la leteron. Sed kelkfoje letero legeblas e? bruligite. Vi konsentas, ke vi skribis ?in, ?u?

— Jes, mi skribis ?in, — ?i ekkriis, elver?ante sian animon en vorttorento. — Mi skribis ?in. Kial nei tion? Mi ne havas motivon honti pri tio. Mi deziris, ke li helpu min. Mi opiniis, ke per interparolado mi povus gajni lian helpon, do mi petis, ke li renkontu min.

— Sed kial je tia horo?

— ?ar mi nur tiam scii?is, ke li iros al Londono la postan tagon kaj eble forestos dum monatoj. Ekzistis kialoj, ke mi ne povis aliri pli frue.

— Sed kial rendevuo en la ?ardeno anstata? en la domo?

— ?u vi supozas, ke virino povus iri sola je tia horo al la domo de fra?lo?

— Nu, kio okazis, kiam vi venis tien?

— Mi neniam venis.

— Sinjorino Liono!

— Ne, mi ?uras al vi je ?io sankta al mi. Mi neniam iris. Io intervenis por malhelpi mian iron.

— Kio estis tio?

— Tio estas afero privata. Mi ne povas sciigi ?in.

— Vi konsentas, do, ke vi starigis rendevuon kun kavaliro Karlo je la precizaj horo kaj loko, en kiuj li renkontis sian morton, sed vi neas, ke vi aliris la rendevuon, ?u?

— Tio estas vera.

?iam denove mi pridemandis ?in, sed mi neniam sukcesis pasi tiun punkton.

— Sinjorino Liono, — mi diris stari?ante post tiu longa kaj senkonkluda intervidi?o, — vi akceptas gravan respondecon kaj metas vin en pozicion tre falsan, ne deklarante ?ion, kion vi scias. Se mi devos alvoki helpon de la polico, vi trovos, kiel grave vi estas kompromitita. Se via pozicio estas senkulpa, kial vi unuavice neis, ke vi skribis al kavaliro Karlo je tiu dato?

— ?ar mi timis, ke iu falsa konkludo estus tirita el tio, kaj ke mi eble envolvi?us en iu skandalo.

— Kaj kial vi tiom insistis, ke kavaliro Karlo detruu vian leteron?

— Se vi legis la leteron, vi scias tion.

— Mi ne diris, ke mi legis la tutan leteron.

— Vi citis el ?i.

— Mi citis la postskribon. La letero estis, kiel mi diris, bruligita, kaj la tuto ne estis legebla. Mi demandas vin ankora?foje, kial vi tiom insistis, ke kavaliro Karlo detruu tiun leteron, kiun li ricevis en la tago de sia morto.

— La afero estas tre privata.

— Tiom pli grave, ke vi evitu publikan esploradon.

— Mi sciigos vin, do. Se vi a?dis ion pri mia malfeli?a historio, vi scias, ke mi malprudente edzini?is kaj havis ka?zon beda?ri tion.

— Mi a?dis tion.

— Mia vivo estis sen?esa persekutado far la edzo, kiun mi abomenas. La juro subtenas lin, kaj ?iutage mi frontas la eblecon, ke eble li devigos min vivi kun li. Samtempe kiam mi skribis tiun leteron al kavaliro Karlo, mi scii?is, ke ekzistis ebleco, ke mi regajnu mian liberecon, se certaj elspezoj estu pageblaj. Tio signifis al mi ?ion: kontentan menson, feli?on, memrespekton — ?ion. Mi konis la bonfaremon de kavaliro Karlo, kaj mi pensis, ke se li a?dus mian situacion el mia propra bu?o, li helpus min.

— Do kial okazis, ke vi ne iris?

— ?ar mi intertempe ricevis helpon el alia fonto.

— Kial do vi ne skribis al kavaliro Karlo por klarigi tion?

— Tion mi ja farus, se mi ne legus pri lia morto en ?urnalo la postan matenon.

La rakonto de la virino koheri?is kaj ?iuj miaj demandoj ne sukcesis ?anceli ?in. Mi povus kontroli ?in nur per esploro, ?u ?i fakte komencis eksedzini?an proceson je a? ?irka? la tempo de la tragedio.

Estis never?ajne, ke ?i riskas diri, ke ?i ne iris al Baskervila Halo, se vere ?i iris, ?ar kabrioleto necesus por veturigi ?in tien, kaj ne povus reveni al Kum-Tresio ?is frua matena horo. Tia ekskurso ne estus ka?ebla. Estis do ver?ajne, ke ?i rakontis la veron, a? almena? parton de la vero. Mi foriris perpleksite kaj malkura?igite. Mi denove atingis tiun barilon, kiu ?ajnis konstruita trans ?iun padon, la? kiu mi provis kontakti la celon de mia komisio. Kaj tamen ju pli mi pensis pri la viza?o kaj la sinteno de la damo, des pli mi sentis, ke io estas rifuzita al mi. Kial ?i tiel pali?is? Kial ?i luktis kontra? ?iu konfeso ?is ?i estis devige eltrenita? Kial ?i estis tiel silentema, kiam la tragedio okazis? Certe la klarigo pri ?io ?i ne povis esti tiel senkulpa, kiel ?i volis kredigi al mi. Dume mi ne povis pluiri tiudirekten, sed devis returni?i al tiu alia indiko ser?ota inter la ?tonaj kabanoj sur la erikejo.

26
{"b":"690","o":1}