1
2
3
...
26
27
28
...
39

Kaj tio estis direkto plej malpreciza. Tion mi konstatis, dum mi veturis reire kaj notis, kiel monteto post monteto vidigis postsignojn de la antikva popolo. La sola indiko de Barimoro estis, ke la nekonato lo?as en unu el la forlasitaj kabanoj, kaj plurcento da ili estis dismetita tra la longo kaj lar?o de la erikejo. Sed mi havis mian propran sperton kiel gvidilon, ?ar tiu vidigis al mi la viron mem staranta ?e la supra?o de la Nigra Pinto. Tie do estu la centro de mia ser?ado. Ekde tie mi esploru ?iun kabanon sur la erikejo ?is mi trovos la ?ustan. Se tiu viro estas interne, mi ekscios de liaj propraj lipoj, se necese per alcelo de mia revolvero, kiu li estas kaj kial li tiel longe postsekvas nin. Li forglitis de ni en la homamaso sur Regentstrato, sed perpleksus lin fari tion sur la soleca erikejo. Aliflanke, se mi trovus la kabanon kaj ?ia lo?anto ne enestus, mi devus resti tie, kiom ajn longa estos la vigilio, ?is li revenos. Holmso maltrafis lin en Londono. Estus por mi vera triumfo, se mi povus finspuri lin post la malsukceso de mia mastro.

Malbon?anco ?iam trafis nin dum tiu ?i enketo, sed nun finfine la ?anco favoris min. Kaj la mesa?isto de la favora fortuno estis neniu alia ol sinjoro Frenklendo, kiu staris, grizbarba kaj ru?viza?a, apud sia ?ardenpordeto, kiu malfermi?is al la ?efvojo, la? kiu mi veturis.

— Bonan tagon, doktoro Vatsono, — li kriis kun nekutima bonhumoro, — vi vere devas ripozigi viajn ?evalojn kaj enveni por trinki glason da vino kaj por gratuli min.

Miaj sentoj pri li tute ne estis amikaj post tio, kion mi a?dis pri lia traktado de la filino, sed mi tre deziris sendi hejmen Perkinson kaj la kabrioleton, kaj la ebleco estis oportuna. Mi eliris kaj sendis mesa?on al kavaliro Henriko, ke mi almar?os por la vesperman?o. Poste mi sekvis Frenklendon en lian man?o?ambron.

— Hodia? estas tago grandioza por mi, sinjoro, unu el la elstaraj tagoj en mia vivo, — li ekkriis kun multaj ridglugloj. — Mi sukcesis pri duobla evento. Mi intencas instrui al la homoj en tiu ?i regiono, ke le?o estas le?o, kaj ke ?i tie estas homo, kiu ne timas apelacii ?in. Mi konfirmis irorajton tra la centro de la parko de la olda Mideltono, rekte tra ?i, sinjoro, malpli ol cent metrojn for de lia dompordo. Kion vi opinias pri tio? Ni instruos al tiuj magnatoj, ke ili ne povas trampli la rajtojn de la ordinaruloj, damnu ilin! Kaj mi fermis la arbaron, kie la homoj en Filikindo kutimis pikniki. Tiuj inferuloj ?ajnas supozi, ke ne ekzistas propra?rajtoj, kaj ke ili povas svarmi la?pla?e kun siaj paperoj kaj boteloj. Amba? kazoj deciditaj, doktoro Vatsono, kaj amba? miafavore. Tian tagon mi ne pasigis de kiam mi kulpigis kavaliron Johano Morlando pri senrajta eniro, ?ar li sportpafis ?e sia propra kuniklejo.

— Kiel diable vi faris tion?

— Legu pri ?i en la ar?ivoj, sinjoro. Vi profitos el la legado de “Frenklendo kontra? Morlando, Kortumo de la Re?ina Ju?istaro”. Tio kostis al mi ?200, sed mi akiris mian verdikton.

— ?u ?i iel utilis al vi?

— Neniel, sinjoro, neniel. Mi fieras diri, ke mi estis senpartia en la afero. Mi agas tute pro sento pri publika devo. Mi ne dubas, ekzemple, ke la homoj en Filikindo hodia? nokte bruligos mian pajlofiguron. Mi diris al la polico, kiam lastfoje oni faris tion, ke ili devos ?esigi tiujn hontindajn elmontradojn. La graflanda policistaro statas skandale, sinjoro, kaj ?i ne provizis al mi la protekton, al kiu mi rajtas. La kazo de “Frenklendo kontra? Re?ino” atentigos la publikon pri la afero. Mi ja diris al ili, ke ili havos okazon beda?ri sian traktadon de mi, kaj jam miaj vortoj reali?is.

— Kiel do? — mi demandis.

La maljunulo mienis tre scioplene.

— ?ar mi povus sciigi al ili, kion ili avidas scii; sed nenio persvados min helpi iel ajn tiujn friponojn.

Mi estis pripensanta iun pretekston, per kiu mi povus eskapi lian kla?adon, sed nun mi komencis deziri a?di pli el ?i. Mi jam sufi?e konstatis la kontra?eman naturon de la maljuna pekulo por kompreni, ke forta signo de interesi?o estus la plej certa maniero haltigi liajn konfidencojn.

— Iu kazo de ?tel?aso, sendube? — mi diris kun indiferenta mieno.

— Ha, ha, junulo mia, afero multe pli grava ol tio! Kio pri la bagnulo sur la erikejo?

Mi eksaltis:

— ?u vi volas diri, ke vi scias, kie li estas?

— Mi eble ne scias precize, kie li estas, sed mi tute certas, ke mi povus helpi la policon kapti lin. ?u vi neniam ekpensis, ke por trovi tiun viron oni malkovru, de kie li akiras sian nutra?on, kaj tiel spuri ?in al li?

Li certe ?ajnis tre senkomfortige proksimi?i al la vero.

— Sendube, — mi diris, — sed kiel vi scias, ke li estas ie sur la erikejo?

— Mi scias tion, ?ar mi vidis propraokule la komisiiton, kiu portas al li lian man?a?on.

Mia koro tremis pro Barimoro. Estis serioza afero trovi?i sub la potenco de tiu malica maljuna trudulo. Sed lia posta komento mal?ar?is mian menson.

— Surprizos vin a?di, ke lian man?a?on al li portas infano. Mi vidas lin ?iutage tra mia teleskopo sur la tegmento. Li iras la? la sama pado je la sama horo, kaj al kiu li irus se ne al la bagnulo?

Jen efektive estis bon?anco! Kaj tamen mi subpremis ?iun signon de interesi?o. Infano! Barimoro ja diris, ke nian nekonaton provizas knabo. ?i estis ties spuro, kaj ne de la bagnulo, kiun Frenklendo hazarde trafis. Se mi povus akiri lian scion, tio eble ?parus al mi longan kaj lacigan ser?adon. Sed nekredemo kaj indiferento estis evidente miaj plej valoraj kartoj.

— Mi emas diri, ke multe pli ver?ajne temas pri filo de unu el la erikejaj ?afpa?tistoj, kiu portas la tagman?on al sia patro.

Plej malgranda supozo pri kontra?diremo fajrigis la maljunan a?tokraton. Liaj okuloj rigardis min malice, kaj lia griza barbo hirti?is kvaza? sur kolera kato.

— ?u vere, sinjoro! — li diris, indikante la lar?e etenditan erikejon. — ?u vi vidas tie tiun Nigran Pinton? Nu, ?u vi vidas trans ?i la malaltan monteton kun la dornarbustoj sure? Tio estas la plej ?tonoza parto de la tuta erikejo. ?u en tia loko ?afpa?tisto ver?ajne lokigus sian postenon? Via sugesto, sinjoro, estas tute absurda.

Mi humile respondis, ke mi parolis ne sciante ?iujn faktojn. Mia submeti?o pla?is al li kaj spronis lin al pliaj konfidencoj.

— Mi povas esti certa, sinjoro, ke mi disponas pri tre bona fundamento anta? ol formi opinion. Mi vidis la knabon ?iam denove kun sia paka?o. ?iutage, kaj iam dufoje tage, mi povis… Sed momenton, doktoro Vatsono. ?u miaj okuloj trompas min, a? ?u ?uste nun io movi?as sur tiu monteta flanko?

?i malproksimis kelkajn mejlojn, sed mi povis klare vidi etan malhelan punkton kontra? la obtuzaj verdo kaj grizo.

— Venu, sinjoro, venu! — kriis Frenklendo, kurante supren la? la ?tuparo. — Vi vidos propraokule kaj ju?os mem.

La teleskopo, instrumento respektinda, starigita sur stativo, trovi?is sur la plataj ardeza?oj de la domo. Frenklendo ?ovis okulon al ?i kaj eligis kontentan krieton.

— Rapidu, doktoro Vatsono, rapidu, anta? ol li transpasos la deklivon!

Jen li, efektive, malgranda bubo kun eta paka?o sur?ultre, penanta malrapide supren sur la deklivo. Kiam li atingis la verton, mi vidis la ?ifonan maldelikatan figuron momente konturita anta? la malvarma blua ?ielo. Li ?irka?rigardis, kun mieno ka?i?ema kaj ?telira, kvaza? li timus persekuton. Poste li malaperis trans la montoverton.

— Nu! ?u mi ne pravas?

— Certe, ekzistas knabo, kiu ?ajnas havi sekretan mision.

— Kaj kio estas la misio, e? kampara policano kapablas diveni. Sed e? unu vorton ili ne ricevos de mi, kaj mi ligas anka? vin al la sekreteco, doktoro Vatsono. Neniun vorton! ?u komprenite?

— La? via volo.

— Oni traktis min hontinde… hontinde. Kiam la faktoj riveli?os en “Frenklendo kontra? Re?ino”, mi riskas supozi, ke ondo da indigni?o trakuros la landon. Nenio persvados min helpi iel ajn la policon. Ne ?enus ilin, se estus mi anstata? mia pajlofiguro, kiun tiuj friponoj bruligis sur ?tiparo. Sed vi ne iras, ?u? Vi helpos min malplenigi la karafon honore al tiu ?i grandioza okaza?o!

27
{"b":"690","o":1}