ЛитМир - Электронная Библиотека

Sed mi rezistis ?iujn liajn invitojn kaj sukcesis forturni lin de lia anoncita intenco akompani min hejmen. Mi restis sur la vojo tiel longe kiel li rigardis min, kaj poste mi deviis sur la erikejon kaj direkti?is al la ?tonoza monteto trans kiu la knabo malaperis. ?io energie favoris min, kaj mi ?uris, ke mi ne maltrafos pro manko de energio a? de obstino la eblecon, kiun la fortuno ?etis sur mian vojon.

La suno estis jam subiranta, kiam mi venis al la supra?o de la monteto, kaj la longaj deklivoj sub mi estis ore-verdaj unuflanke kaj grizombraj aliflanke. Nebuleto ku?is malalte ?e la fora horizonto, el kiu elstaris la fantaziaj formoj de Beilvero kaj Vulpina Pinto. Tra la vasta etenda?o okazis nek sono nek movi?o. Unusola granda griza birdo, mevo a? numenio, soris alte en la blua ?ielo. ?i kaj mi ?ajnis la solaj vivanta?oj inter la enorma arka?o de la ?ielo kaj la dezerto sube. La malfekunda scenejo, la sento pri izoleco, kaj la mistero kaj ur?eco de mia tasko, ?iuj frostigis mian koron. La knabo estis nenie videbla. Sed sube de mi en fenda?o de la montetoj staris cirklo de la ?tonaj prakabanoj, kaj meze de ili estis unu, kiu retenis sufi?e da tegmento por roli ?irmilon kontra? la vetero. Mia koro eksaltis, kiam mi vidis ?in. Tio nepre estis la truo, en kiu la nekonato ka?is sin. Finfine mia piedo estis anta? la sojlo de lia ka?loko. Lia sekreto estis trovota.

Almar?ante la kabanon tiel singarde, kiel pa?us Stepeltono kiam li kun levita reto proksimi?us al sidanta papilio, mi konfirmis al mi, ke tiu loko efektive estas uzata kiel lo?ejo. Svaga padeto inter la rokoj kondukis al la kaduka malferma?o kiu rolis pordon. ?io silentis interne. La nekonato eble embuskis tie, a? li eble vagis sur la erikejo. Miaj nervoj vibris pro la sento de aventuro. For?etinte mian cigaredon, mi manpremis la tenilon de mia revolvero, kaj mar?inte rapide ?is la pordo mi enrigardis. La kabano estis senhoma.

Sed vidi?is sufi?e da indikoj, ke mi ne sekvis falsan spurodoron. Certe ?i tie lo?is la viro. Kelkaj lankovriloj volvitaj en akvoimuna tolo ku?is sur ?uste tiu ?tona plato, sur kiu iam dormis neandertala homo. La cindroj de la fajro estis amasigitaj en kruda kameno. Apud ?i ku?is kelkaj kuiriloj kaj sitelo duonplena je akvo. Ruba?o de malplenaj ladskatoloj montris, ke la loko estis okupita jam de kelka tempo kaj mi vidis, kiam miaj okuloj kutimi?is al la obtuza lumo, poteton kaj duonplenan botelon da alkohola?o starantajn en angulo. Meze de la kabano plata ?tono uzi?is table, kaj sur ?i staris eta tola paka?o — tiu sama, sendube, kiun mi vidis per la teleskopo sur la ?ultro de la knabo. ?i enhavis panbulkon, ladskatolon da langa?o, kaj du ladskatolojn da konservitaj persikoj. Kiam mi remetis ?in, mia koro saltis vidante, ke sub ?i ku?is paperfolio, sur kiu estis skriba?o. Mi levis ?in, kaj jen kion mi legis krude skriba?itan krajone:

“Doktoro Vatsono iris al Kum-Tresio”.

Dum unu minuto mi staris kun la papero en la manoj, cerbumante pri la signifo de tiu kurta mesa?o. Do estis ?uste mi, sed ne kavaliro Henriko, kiu estis sekvata de tiu sekreta viro. Li ne sekvis min mem, sed li postirigis agenton, eble la knabon, por sekvi min, kaj tio ?i estis ties raporto. Eble mi faris neniun pa?on, de kiam mi trovi?is sur la erikejo, kiu ne estis observita kaj transkonigita. ?iam senti?is ia forto nevidata, delikata reto tirita ?irka? ni per tiaj senfina lerto kaj malpezo, tenanta nin tiom le?ere ke nur je iu kriza momento oni konstatis, ke oni fakte estas implikita en ties ma?o.

?ar trovi?is unu raporto, povus trovi?i aliaj, do mi ?irka?rigardis la kabanon ser?ante ilin. Mankis signo tamen de io ajn simila, kiel mi anka? ne trovis indikon, kiu eble difinus la karakteron a? la intencojn de la viro, kiu lo?is en tiu eksterordinara loko, krom ke liaj moroj nepre estis spartecaj, kaj li malmulte zorgas pri la vivkomforto. Kiam mi pensis pri la pluvegoj kaj rigardis la gapan tegmenton, mi komprenis, kiom forta kaj ne?ancelebla devas esti la celo, kiu tenis lin en tiu malgastigema lo?ejo. ?u li estis nia malicega malamiko, a? ?u eble li estis nia gardan?elo? Mi ?uris, ke mi ne forlasos la lokon ?is mi scios.

Ekstere la suno subeni?is kaj la okcidento flamis skarlate kaj ore. Ties spegula?on repu?is en ru?ecaj pecoj la foraj flakegoj ku?antaj sur la granda Grimpena Mar?o. Jen la du turoj de la Baskervila Halo, kaj jen iu fora fumnebula?o signanta la vila?on Grimpeno. Inter la du, malanta? la monteto, estis la domo de la Stepeltonoj. ?io estis dol?a, matura kaj trankvila en la ora vespera lumo, kaj tamen kiam mi rigardis ilin, mia animo neniom partoprenis la naturtrankvilon, sed tremetis pro la malprecizeco kaj la timego de tiu intervidi?o, kiun ?iu momento proksimigis. Kun vibraj nervoj, sed kun fiksita celo, mi sidis en la malhela interno de la kabano kaj atendis sombre pacience la alvenon de ?ia lo?anto.

Kaj tiam finfine mi a?dis lin. Fore a?di?is la akra sono de boto frapi?anta sur ?tono. Poste alia kaj ankora? alia, venantaj ?iam pli proksimen. Mi retroka?ris en la plej malhelan angulon kaj armis la pistolon en mia po?o, firme decidinte, ke mi ne rivelos min ?is mi havos okazon iom vidi la nekonaton. Sekvis longa pa?zo, kiu pruvis, ke li haltis. Poste denove la pa?oj alproksimi?is, kaj ombro falis sur la aperturon de la kabano.

— Estas bela vespero, mia kara Vatsono, — diris bone konata vo?o. — Mi vere opinias, ke vi sentos vin pli komforta ekstere ol interne. 

?apitro 12

MORTO SUR LA ERIKEJO

Momenton a? du mi sidis senspira, apena? kapabla kredi al miaj oreloj. Poste miaj sentoj kaj mia vo?o revenis, dum premego de respondeco ?ajnis tuj levi?i de sur mia animo. Tiu malvarma, tran?a, ironia vo?o povis aparteni al nur unu viro en la tuta mondo.

— Holmso! — mi ekkriis. — Holmso!

— Elvenu, — li diris, — kaj bonvolu atenti pri la revolvero.

Mi klini?is sub la kruda lintelo, kaj jen li sidis ekstere sur ?tonego, kun la grizaj okuloj dancantaj amuzite, kiam ili trafis mian mirigitan mienon. Li estis svelta kaj eluzita, sed klara kaj vigla, la akra viza?o brunigita de la suno kaj malglatigita far la vento. En sia skotdrapa kompleto kaj tola kaskedo li aspektis kiel aliaj turistoj sur la erikejo, kaj li sukcesis, per tiu kateca ?ato al persona higieno, kiu karakterizis lin, ke lia mentono estu tiel glata kaj lia tola?o tiel senmanka, kvaza? li estus en Bakerstrato.

— Mi neniam estis pli kontenta vidante iun ajn dum mia vivo, — mi diris, vringante lian manon.

— A? pli mirigita, ?u?

— Nu, tion mi devas konfesi.

— La surprizo ne estas tute unuflanka, mi certigas. Mi ne konjektis, ke vi trovis mian okazan ?irmejon, tiom malpli ke vi estas en ?i, ?is mi trovi?is malpli ol dudek pa?ojn de la enirejo.

— Miaj piedsignoj, supozeble?

— Ne, Vatsono, mi timas, ke mi ne akceptus rekoni vian piedsignon inter ?iuj piedsignoj de la mondo. Se vi serioze deziros trompi min, vi devos ?an?i vian tabakiston; ?ar kiam mi vidas cigaredstumpon signitan Bradleo, Oksfordostrato, mi scias, ke mia amiko Vatsono trovi?as en la najbara?o. Vi vidas ?in tie apud la pado. Vi for?etis ?in, sendube, en tiu zenita momento, kiam vi eksturmis la senhoman kabanon.

— ?uste.

— Tion mi supozis kaj, konante vian admirindan persistemon, mi estis konvinkita, ke vi sidas embuske kun armilo enmanigebla, atendante la revenon de la lo?anto. Do vi fakte supozis min krimulo?

— Mi ne sciis, kiu vi estas, sed mi firme intencis eltrovi.

— Bonege, Vatsono! Kaj kiel vi trovis la lokon? Vi vidis min, eble, dum la nokto de la bagnula persekuto, kiam mi tiel malprudente permesis, ke la luno levi?u malanta? mi.

— Jes, mi vidis vin tiam.

— Kaj traser?is, sendube, ?iujn kabanojn ?is vi atingis tiun ?i?

— Ne, via knabo estis observita, kaj tio havigis al mi gvidilon, kie esplori.

— La maljuna sinjoro kun la teleskopo, sendube. Mi ne povis kompreni, kiam mi la unuan fojon vidis la lumon flagri sur la lenso. — Li stari?is kaj enrigardis la kabanon. — Ha, mi vidas, ke Kartrajto alportis kelkajn provizojn. Kio estas tiu ?i papero? Do vi iris al Kum-Tresio, ?u?

28
{"b":"690","o":1}