1
2
3
...
29
30
31
...
39

Denove la agonia krio trabalais la silentan nokton, pli la?ta kaj pli proksima ol iam. Kaj kun ?i almiksi?is nova sono, profunda balbuta murmuro, muzikeca kaj tamen minaca, levi?anta kaj mallevi?anta kiel la malakra konstanta murmuro de la maro.

— La ?ashundo! — kriis Holmso. — Venu, Vatsono, venu! Granda ?ielo, se ni tro malfruos!

Li komencis kuregi rapidege trans la erikejon, kaj mi sekvis lin proksime. Sed nun de ie sur la malebena tero tuj anta? ni a?di?is lasta senespera krio, kaj poste obtuza peza bato. Ni haltis kaj a?skultis. Neniu alia bruo rompis la pezan silenton de la senventa nokto.

Mi vidis Holmson meti manon al sia frunto, kiel homo distrita. Li batis la teron per siaj piedoj.

— Li venkis nin, Vatsono. Ni tro malfruis.

— Ne, ne, certe ne!

— Mi stultule retenis mian manon. Kaj vi, Vatsono, vidas la rezulton de forlaso de via prizorgito! Sed, je la ?ielo, se okazis la plej malbona, mi ven?os lin!

Blinde ni kuris tra la sombro, karambolante kontra? ?tonegoj, ?ovante nin tra dornarbustoj, anhelante supren kaj kurante suben la? deklivoj, celante ?iam la direkton, de kie venis tiuj timigaj bruoj. Sur ?iu monteto Holmso avide ?irka?rigardis, sed la ombroj densis sur la erikejo, kaj nenio movi?is sur ?ia morna supra?o.

— ?u vi vidas ion?

— Nenion.

— Sed a?skultu, kio estas tio?

Malla?ta ?emo trafis niajn orelojn. Jen ?i denove je nia maldekstro! Tiuflanke rokfirsto fini?is per apika klifo, kiu frontis al ?tonoza deklivo. Sur ?ia zigzaga supra?o estis sternita iu malhela neregula objekto. Kiam ni alkuris ?in, la svaga konturo malsvagi?is je difinita formo. Tio estis viro sternita viza?altere, kun la kapo faldita sub li je horora angulo, la ?ultroj kurbi?intaj kaj la korpo kunka?rinta, kvaza? transkape saltanta. Tiel groteska estis la sinteno, ke mi ne tuj komprenis, ke la ?emo signis la forpason de lia animo. Neniu flustro, neniu susuro, levi?is jam el la malhela figuro super kiu ni klini?is. Holmso metis manon sur lin kaj suprenigis ?in denove, kun krio de teruri?o. La brilo de fajrigita alumeto lumigis liajn sangumitajn fingrojn kaj la hororan flakon malrapide disvasti?antan el la kunpremita kranio de la viktimo. Kaj ?i lumigis ankora? ion, kio febligis kaj svenemigis niajn korojn — la korpon de kavaliro Henriko Baskervilo!

Ne eblis al iu el ni forgesi tiun apartan ru?ecan skotdrapan kompleton — ?uste tiun, kiun li portis je tiu mateno, kiam ni vidis lin en Bakerstrato. Ni unu fojon klare ekvidis ?in, kaj poste la alumeto flagris kaj estingi?is, same kiel espero estingi?is en niaj animoj. Holmso ?emis, kaj lia viza?o briletis blanke en la mallumo.

— Bruto! Bruto! — mi ekkriis pugniginte la manojn. — Ho, Holmso, mi neniam pardonos min, ke mi lasis lin al la sorto.

— Mi kulpas pli ol vi, Vatsono. Por ke mia kazo estu tute rondigita kaj kompleta, mi for?etis la vivon de mia kliento. ?i estas la plej forta bato, kiun mi spertis dum mia kariero. Sed kiel mi povis scii, ke li riskos sian vivon sola sur la erikejo fronte al ?iuj miaj avertoj.

— Ni a?dis liajn kri?ojn — Dio mia, tiuj kri?oj! — kaj tamen ni ne povis savi lin! Kie estas tiu bruta hundo, kiu pelis lin al la morto? ?i eble embuskas ?i-momente inter jenaj ?tonegoj. Kaj Stepeltono, kie li estas? Li estos ju?ita pro tiu ?i faro.

— Li jes. Mi certigos tion. La onklo kaj nevo estas murditaj: la unua ?ismorte timigita per ekvido mem de la besto, kiun li supozis supernatura, la alia pelita al sia fino dum la senespera fu?o por eskapi ?in. Sed nun ni devas pruvi la ligatecon inter la homo kaj la besto. Krom per tio, kion ni a?dis, ni e? ne rajtas ?uri pri la ekzisto de tiu lasta, ?ar kavaliro Henriko evidente mortis pro la falo. Sed, je la ?ielo, tiu ulo estos en mia potenco anta? ol pasos alia tago!

Kun la amaraj koroj ni staris amba?flanke de la difektita kadavro, subigitaj de tiu subita kaj nenuligebla katastrofo, kiu alportis al la kompatinda fino niajn longajn kaj lacigajn penojn. Poste, dum la luno levi?is, ni grimpis al la supro de la ?tonegoj trans kiujn nia povra amiko falegis, kaj de la kresto ni elrigardis trans la ombrecan erikejon, duone ar?entan kaj duone sombran. Malproksime, mejlojn for, la? la direkto de Grimpeno, unu flava lumo brilis. Tiu povis veni nur de la soleca lo?ejo de la Stepeltonoj. Amare sakrante, mi skuis mian pugnon al ?i, dum mi rigardis.

— Kial ni ne kaptu lin tuj?

— Nia kazo ne estas preta por proceso. Tiu ulo estas singarda kaj ruza ?is lasta grado. Ne temas pri tio, kion ni scias, sed pri tio, kion ni povas pruvi. Se ni faros unu mal?ustan movi?on, la kanajlo eble tamen eskapos.

— Kion ni povas fari?

— Ni povos fari abundon morga?. Hodia? nokte ni povas nur provizi la lastajn ritojn al nia povra amiko.

Ni kune descendis la krutan deklivon kaj proksimi?is al la kadavro, nigra kaj klare videbla kontra? la ar?entaj ?tonoj. La agonio de tiuj distorditaj membroj frapis min per spasma doloro, kaj larmoj nebuligis miajn okulojn.

— Ni devos alvoki helpon, Holmso! Ni ne povos porti lin la tutan vojon ?is la Halo. Bona ?ielo, ?u vi frenezi?is?

Li ?us eligis krion kaj klini?is al la kadavro. Nun li dancis kaj ridis kaj vringis mian manon. ?u tiu povus esti mia severa sinrega amiko? Jen fajroj ka?itaj efektive!

— Barbo! Barbo! Tiu homo havas barbon!

— ?u barbon?

— Li ne estas la kavaliro… Li estas… nu, li estas mia najbaro, la bagnulo!

Febre rapide ni renversis la kadavron, kaj ties gutanta barbo direkti?is al la malvarma klarluma luno. Ne povis esti dubo pri la superpenda frunto kaj enfalintaj brutaj okuloj. Tio estis la sama viza?o, kiu gapis al mi en la kandela lumo el trans la ?tonego — la viza?o de la krimulo Seldeno.

Tuj ?io klari?is al mi. Mi rememoris, ke la kavaliro sciigis min, ke li transdonis al Barimoro siajn malnovajn vesta?ojn. Barimoro pluen transdonis ilin por helpi la eskapon de Seldeno. Botoj, ?emizo, kaskedo — ?io estis de kavaliro Henriko. La tragedio estis ankora? sufi?e nigra, sed tiu homo almena? meritis morton la? la le?oj de lia lando. Mi informis Holmson, kiel statas la afero, dum mia koro bobelis transranden pro dankemo kaj ?ojo.

— Do la vesta?oj ka?zis la morton de la povrulo, — li diris. — Estas sufi?e evidente, ke la ?ashundo estis stimulita per iu poseda?o de kavaliro Henriko, ver?ajne la boto ?telita en la hotelo, kaj tial persekutis tiun ?i homon. Restas tamen io eksterordinara: kiel Seldeno en la mallumo sciis, ke la ?ashundo persekutas lin?

— Li a?dis ?in.

— A?di ?ashundon sur la erikejo ne tiom paroksisme terurigas durulon, kia estas tiu ?i bagnulo, riski rekapti?i pro frenezaj helpokrioj. La? liaj krioj li certe longe kuris post kiam li eksciis, ke la besto persekutas lin. Kiel li sciis tion?

— Pli granda mistero por mi estas, kial tiu ?ashundo, supoze ke niaj konjektoj estas pravaj…

— Mi supozas nenion.

— Nu, do, kial tiu ?ashundo estis libera hodia? vespere. Mi supozas, ke ne ?iam ?i kuras libere sur la erikejo. Stepeltono ne liberigus ?in, krom se li havus motivon por opinii, ke kavaliro Henriko estas tie.

— Mia malfacila?o estas pli necedema el la du, ?ar mi opinias, ke tre balda? ni ricevos klarigon pri la via, dum la mia eble restos mistera por ?iam. La nuna demando estas, kion ni faru pri la kadavro de la povrulo? Ni ne povas lasi ?in ?i tie al la vulpoj kaj korvoj.

— Mi proponas, ke ni metu ?in en unu el la kabanoj, ?is ni povos komuniki?i kun la polico.

— ?uste. Mi ne dubas, ke vi kaj mi kapablas porti ?in tien. Ha, Vatsono, kio estas? Jen la homo mem, je ?io mirinda kaj a?daca! Neniu vorto montru viajn suspektojn! Neniu vorto, a? miaj planoj diseri?os teren.

Figuro proksimi?is al ni el la erikejo, kaj mi vidis la malhelan ardon de cigaro. La luno lumis al li, kaj mi povis konstati la netan formon kaj gajecan mar?adon de la naturesploristo. Li haltis vidante nin kaj poste pluiris.

30
{"b":"690","o":1}