ЛитМир - Электронная Библиотека

— Nu, doktoro Vatsono, ne temas pri vi, ?u? Vi estas la lasta persono, kiun mi atendus vidi sur la erikejo je tiu nokta horo. Ho ve, kio estas tio? ?u iu vundi?is? Ne… Ne diru al mi, ke temas pri nia amiko kavaliro Henriko!

Li rapidis preter min kaj klini?is super la mortinto. Ni a?dis siblan enspiron kaj la cigaro falis el liaj fingroj.

— Kiu… kiu estas? — li balbutis.

— Li estas Seldeno, la viro, kiu eskapis el Princurbo.

Stepeltono turnis al ni la teruritan viza?on, sed per ekstrema klopodo li venkis sian miron kaj sian desaponti?on. Li rigardis akre al Holmso kaj al mi.

— Ho ve! Kia tre ?oka okaza?o! Kiel li mortis?

— ?ajnas, ke li rompis sian kolon per falo trans tiujn ?tonegojn. Mia amiko kaj mi promenis sur la erikejo, kiam ni a?dis krion.

— Anka? mi a?dis krion. ?uste tio eldomigis min. Mi estis maltrankvila pri kavaliro Henriko.

— Kial ?uste pri kavaliro Henriko? — mi ne povis ne demandi.

— ?ar mi proponis, ke li venu al ni. Kiam li ne venis, mi surprizi?is, kaj mi nature maltrankvili?is pri lia sekureco, kiam mi a?dis kriojn sur la erikejo. Cetere, — liaj okuloj saltis de mia viza?o al tiu de Holmso, — ?u vi a?dis ion alian krom krio?

— Ne, — diris Holmso, — ?u vi?

— Ne.

— Do, kion vi aludas?

— Ho, vi konas la rakontojn de la kampuloj pri la fantoma ?ashundo, kaj tiel plu. Oni diras, ke ?i a?deblas nokte sur la erikejo. Mi scivolis, ?u atesteblas tia bruo hodia? nokte.

— Ni a?dis nenion similan, — mi diris.

— Kaj kio estas via teorio pri la morto de tiu ?i povrulo?

— Mi ne dubas, ke frenezigis lin maltrankvilo kaj sen?irmeco. Li trakuris la erikejon la? malprudenta maniero kaj fine transfalis ?i tie kaj rompis sian kolon.

— Tio ?ajnas la plej racia teorio, — diris Stepeltono kaj eligis suspiron, kiu la? mia interpreto signis mal?ar?i?on. — Kion vi opinias pri tio, sinjoro ?erloko Holmso?

Mia amiko klini?is salute.

— Vi rapide identigas, — li diris.

— Ni atendis vin en la regiono, de kiam alvenis doktoro Vatsono. Vi venis ?ustatempe por vidi tragedion.

— Jes, efektive, mi ne dubas, ke la klarigo de mia amiko kovros la faktojn. Mi kunprenos malagrablan memora?on al Londono morga?.

— Ho, vi reiros morga?, ?u?

— Tion ni intencas.

— Mi esperas, ke via vizito ?etis iom da lumo sur la okaza?ojn, kiuj perpleksis nin?

Holmso ?ultrotiris kaj diris:

— Oni ne ?iam povas havi la esperitan sukceson. Esploranto bezonas faktojn sed ne legendojn, nek onidirojn. Tiu ?i kazo ne estis kontentiga.

Mia amiko parolis la? sia plej verema kaj plej senkoncerna maniero. Stepeltono da?re rigardis lin akre. Poste li turnis sin al mi.

— Mi proponus porti tiun ?i povrulon al mia domo, sed tio timigus mian fratinon kaj mi ne sentus min pravigita, tion farante. Mi opinias, ke se ni kovros lian viza?on, li estos sekura ?is la mateno.

Kaj tiel estis aran?ite. Rezistinte la gastigan proponon de Stepeltono, Holmso kaj mi ekiris al Baskervila Halo, lasante la naturesploriston iri hejmen sola. Rerigardante ni vidis tiun figuron movi?i malrapide for trans la lar?an erikejon, kaj malanta? li la unusolan nigran makulon sur la ar?enteca deklivo, kiu montris, kie ku?as la viro, kiu tiel hororige trafis sian finon.

— Finfine ni proksime luktis, — diris Holmso, dum ni mar?is kune trans la erikejon. — Kiajn nervojn havas tiu ulo! Kiel li regajnis sian sinregon fronte al io, kio certe estis paraliziga ?oko, kiam li trovis ke mal?usta homo viktimi?is pro lia komploto. Mi diris al vi en Londono, Vatsono, kaj nun mi diros al vi denove, ke ni neniam havis kontra?ulon pli indan je nia skermado.

— Mi beda?ras, ke li vidis vin.

— Kaj anka? mi komence. Sed tio estis neevitebla.

— Kiel la? via opinio tio efikos al liaj planoj, ke li scias pri via ?eesto?

— ?i eble igos lin pli singarda, a? ?i eble pelos lin senprokraste al malprudentaj rimedoj. Kiel la plimultaj lertaj krimuloj, li eble tro fidos al la propra lerteco kaj imagos, ke li tute trompis nin.

— Kial ni ne arestu lin senplue?

— Mia kara Vatsono, vi naski?is viro agema. Via instinkto estas ?iam fari ion energian. Sed supozu, pro la argumento, ke ni arestigu lin hodia? nokte, kiel diable tio profitus al ni? Ni povus pruvi nenion kontra? li. Jen la diabla ruzeco de la afero! Se li agus pere de homa agento, ni povus akiri iom da atesto, sed se ni trenus tiun hundegon en la taglumon, tio ne helpus meti ?nuron ?irka? la kolon de ?ia mastro.

— Sed ni havas kazon, ?u ne?

— E? ne ombron de ?i… nur supozojn kaj konjektojn. Kortumo priridus nin, se ni venus kun tia rakonto kaj tia atesta?o.

— Atestas la morto de kavaliro Karlo.

— Trovita mortinta sen vundo. Vi kaj mi scias, ke li mortis pro teruri?o, kaj ni anka? scias, kio timigis lin; sed kiel ni aran?u, ke dek du senemociaj ?urianoj sciu tion? Kiaj postsignoj estas de ?ashundo? Kie estas la postsignoj de ?iaj dentoj? Kompreneble, ni scias, ke ?ashundo ne mordas kadavron, kaj ke kavaliro Karlo estis mortinta anta? ol la besto atingis lin. Sed ?ion ?i ni devas pruvi, kaj nia pozicio ne ebligas tion.

— Nu, do, hodia? nokte?

— Hodia? nokte ni ne multe pli bone statas. Denove, ne estis rekta ligo inter la ?ashundo kaj la morto de la viro. Ni neniam vidis la ?ashundon. Ni a?dis ?in; sed ni ne povus pruvi, ke ?i kuris persekute al tiu viro. Komplete malestas motivo. Ne, mia kara homo, ni devas akordigi nin al la fakto, ke provizore kazon ni ne havas, kaj ke valoras al ni riski ion ajn por starigi kazon.

— Kaj kiel vi intencas fari tion?

— Mi forte esperas pri tio, kion faros por ni sinjorino La?ra Liono, kiam la stato de la afero estos klarigita al ?i. Kaj krome mi havas propran planon. Sufi?as al morga? ties misa?oj, sed mi esperas anta? la forpaso de la tago havi finfine la avanta?on.

Mi povis eligi el li nenion plian, kaj li mar?is, droninte en pensoj, ?is la Baskervila enirejo.

— ?u vi eniros?

— Jes, mi ne trovas kialon por plua sinka?ado. Sed unu lasta vorto, Vatsono. Diru nenion al kavaliro Henriko pri la ?ashundo. Li supozu, ke la morto de Seldeno okazis tiel, kiel Stepeltono deziras kredigi al ni. Li havos pli fortan kura?on por la aflikto, kiun li devos sperti morga?, kiam li estos devigita vesperman?i kun tiuj homoj.

— Kaj anka? mi.

— Do vi devos pardonpeti, kaj li devos iri sola. Tio estos facile aran?ebla. Kaj nun, se ni tro malfruas por la vesperman?o, mi opinias, ke ni amba? pretas lastman?i. 

?apitro 13

FIKSADO DE LA RETOJ

Al kavaliro Henriko pli pla?is ol surprizis vidi ?erlokon Holmso, ?ar jam de kelkaj tagoj li atendis, ke la lastaj okaza?oj logos lin el Londono. Li tamen levis la brovon, kiam li konstatis, ke mia amiko havis nek valizojn nek klarigon pri ties malesto. Inter ni ni balda? havigis al li la bezona?ojn, kaj poste dum malfrua lastman?o ni klarigis al la kavaliro tiom el niaj spertoj kiom ?ajnis dezirinde, ke li sciu. Sed unue mi havis la malagrablan devon informi Barimoron kaj ties edzinon pri la morto de Seldeno. Por li tio eble estis absoluta mal?ar?i?o, sed ?i ploris amare en sian anta?tukon. Al la tuta mondo li estis viro violenta, duone bruto kaj duone demono; sed al ?i li restis ?iam la obstina knabeto en ?ia propra knabinepoko, la infano kiu kro?is ?ian manon. Vere misegulo estas viro, kiun funebras neniu virino.

— Mi malgajumis endome la tutan tagon de kiam Vatsono foriris matene, — diris la kavaliro. — Supozeble mi meritas iom da kredito, ?ar mi plenumis mian promeson. Se mi ne ?urus ne eliri sola, mi eble spertus pli viglan vesperon, ?ar mi ricevis mesa?on de Stepeltono, kiu invitis min tien.

— Mi ne dubas, ke vi spertus pli viglan vesperon, — diris Holmso seke. — Cetere, supozeble vi ne scias, ke ni funebris vin kiel nukrompinton, ?u?

31
{"b":"690","o":1}