1
2
3
...
34
35
36
...
39

La bruo de rapidaj pa?oj rompis la silenton de la erikejo. Ka?rante inter la ?tonegoj ni fikse rigardis la ar?entkrestan amason anta? ni. La pa?oj plila?ti?is, kaj tra la nebulo, kvaza? tra kurteno, elpa?is la atendato. Li ?irka?rigardis surprizite, kiam li elmergi?is en la klaran stelbrilan nokton. Poste li ekiris rapide la? la pado, preterpasis proksime al nia ku?loko, kaj pluiris supren la? la longa deklivo malanta? ni. Mar?ante li ofte rigardis trans amba? ?ultrojn, kiel homo ne trankvila.

— ?it! — ekkriis Holmso, kaj mi a?dis akran klaketon de pistola ?ano. — Atendu! ?i venas!

A?di?is maldensa krispa piedbatado ie en la kerno de tiu rampanta amaso. La nubo estis malpli ol kvindek metrojn de kie ni ku?is, kaj ni gapis al ?i, ?iuj tri, malcertaj pri kia horora?o estas eksplodonta el tiu kerno. Mi estis proksima al ?erloko Holmso, kaj mi ekrigardis momente lian viza?on. ?i estis pala kaj ekzaltita, liaj okuloj brilis hele en la lunlumo. Sed subite ili ?ovi?is anta?en en rigida fiksita gapo, kaj liaj lipoj disi?is pro mirego. Sammomente Lestrado eligis teruritan krion kaj ?etis sin viza?-al-teren. Mi salte levi?is, mia senmova mano tenis mian pistolon, mia menso paralizita pro la timiga figuro elsaltinta al ni el la ombroj de la nebulo. ?ashundo ?i estis, grandega karbonigra ?ashundo, sed tian hundon neniam vidis homaj okuloj. Fajro flamis el ?ia malfermita bu?o, ?iaj okuloj ardis je subbrula rigardego, ?iaj makzelo kaj kolharoj kaj vangego konturi?is en flagra flamo. Neniam en delira son?o de malorda cerbo povus esti konceptita io pli sova?a, pli terura, pli infera ol tiu malhela formo kun la sova?a muzelo, kiu eksplodis al ni el la muro da nebulo.

Per longaj saltoj la enorma nigra krea?o saltis la? la pado, dense sekvante la pa?signojn de nia amiko. Tiel paralizitaj ni estis pro tiu fantomo, ke ni permesis al ?i preterpasi anta? ol ni regajnis nian kura?on. Tiam Holmso kaj mi amba? pafis samtempe, kaj la krea?o eligis hidan hurlon, kiu pruvis, ke almena? unu trafis ?in. ?i tamen ne haltis, sed saltegis anta?en. Malproksime sur la pado ni vidis kavaliron Henriko rerigardanta, kun la viza?o blanka en la lunlumo, la manoj levitaj hororite, gapanta senhelpe al la terura?o, kiu persekutas lin.

Sed la dolorkrio de la ?ashundo forblovis al la vento ?iujn niajn timojn. Se ?i estas vundebla, ?i estas mortemulo, kaj se ni povis vundi ?in, ni povos mortigi ?in. Neniam mi vidis homon kuri kiel Holmso kuris tiunokte. Oni taksas min rapidkurulo, sed li devancis min tiom, kiom mi devancis la etan profesiulon. Anta? ni, dum ni kuregis la? la pado, ni a?dis kri?ojn de kavaliro Henriko kaj la profundan blekadon de la ?ashundo. Mi venis ?ustatempe por vidi la hundon salti sur la viktimon, ?eti lin surterene kaj ekmordi ?e lia gor?o. Sed tuj poste Holmso jam sendis kvin kuglojn de sia revolvero en la flankon de la krea?o. Kun lasta ululo de agonio kaj malica ekmordo en la aero ?i ruli?is surdorsen, kvar piedoj gestis furioze, kaj poste ?i falis malrigide surflanken. Mi klini?is, anhelante, kaj premis mian pistolon al la terura briletanta kapo, sed ne necesis premi la ?anon. La giganta hundo estis mortinta.

Kavaliro Henriko ku?is senkonscia, kie li falis. Mi for?iris lian kolumon, kaj Holmso elspiris dankeman pre?on, kiam li vidis neniun vundon kaj ke la elsavo okazis ?ustatempe. Jam tremetis la palpebroj de nia amiko, kaj li feble klopodis movi sin. Lestrado ?ovis sian brandujon inter la dentojn de la kavaliro, kaj du timigitaj okuloj rigardis al ni.

— Dio mia! — li flustris. — Kio estis tio? Kio, je nomo de la ?ielo, ?i estis?

— ?i estas mortinta, kio ajn ?i estis, — diris Holmso. — Ni ?esigis por ?iam la fantomon de via familio.

E? nur la? grandeco kaj forto la krea?o, kiu ku?is anta? ni, estis terura. ?i ne estis pura spurhundo, kaj ?i ne estis pura dogo; sed ?i aspektis kiel kombina?o de la du: magra, sova?a kaj granda, kiel eta leonino. Anka? nun, en la senmovo de la morto, la makzelegoj ?ajnis guti bluecan flamon, kaj la malgrandajn kavajn kruelajn okulojn ringis fajro. Mi metis mian manon sur la ardantan makzelon, kaj kiam li levis ?in, miaj propraj fingroj ardis kaj ekbrilis en la mallumo.

— Fosforo, — mi diris.

— Ruza prepara?o el ?i, — diris Holmso, snufante la mortintan beston. — Mankas odoro, kiu povus malhelpi ?ian flarkapablon. Ni ?uldas al vi profundan pardonpeton, kavaliro Henriko, ?ar ni elmetis vin al tiu ?i timiga?o. Mi estis preparita kontra? ?ashundo, sed ne kontra? tia krea?o, kia la jena. Kaj la nebulo lasis al ni malmulte da tempo por akcepti ?in.

— Vi savis mian vivon.

— Pli frue endan?eriginte ?in. ?u vi fortas sufi?e por stari?i?

— Donu plian bu?plenon da tiu brando, kaj mi estos preta por ?io. Do! Se vi nun helpos min stari?i. Kion vi intencas fari?

— Lasi vin ?i tie. Vi ne sufi?e fortas por aliaj aventuroj hodia? nokte. Se vi atendos, iu el ni akompanos vin al la Halo.

Li provis ?anceli?e ekstari, sed li plu fantome palis kaj tremis ?iumembre. Ni apogis lin al ?tonego, kie li sidis tremante kun la viza?o kovrita de liaj manoj.

— Ni devas forlasi vin nun, — diris Holmso. — La cetero de nia tasko estas farenda, kaj ?iu momento gravas. Ni finis nian enketon, kaj nun mankas al ni nur nia celito.

— Estas mil kontra? unu je tio, ke ni trovos lin en la domo, — li da?rigis, dum ni retroiris rapide la? la pado. — Tiuj pafoj nepre sciigis al li, ke la ludo estas finita.

— Ni estis iom foraj, kaj eble tiu ?i nebulo sordinis ilin.

— Li sekvis la ?ashundon por revoki ?in, pri tio vi povas esti certa. Ne, ne, li jam foriris! Sed ni traser?os la domon por certigi tion.

La dompordo estis aperta, do ni enkuris kaj hastis de ?ambro al ?ambro, mirigante kadukan maljunan domserviston, kiu renkontis nin en la koridoro. En la man?o?ambro estis neniu lumo, sed Holmso levis la lampon, kaj lasis neesplorita neniun domangulon. Neniun signon de la persekutato ni vidis. En la supra eta?o, tamen, unu el la dormo?ambraj pordoj estis ?losita.

Malla?taj ?emado kaj siblado a?di?is interne. Holmso piedbatis la pordon ?uste super la seruro, kaj ?i fluge malfermi?is. Pistol-en-mane, ni triope enkuris la ?ambron.

Sed interne estis neniu signo de tiu sova?a kaj defia kanajlo, kiun ni anticipis vidi. Anstata?e, ni frontis objekton tiel strangan kaj neatenditan, ke ni staris momente gapante al ?i mirigite.

La ?ambro estis aran?ita kiel muzeeto, kaj la murojn frontis kelkaj vitrosupra?aj kestoj plenaj de tiu kolekta?o de papilioj kaj tineoj, kies formado estis la ?atokupo de tiu kompleksa kaj dan?era viro. Meze de la ?ambro staris vertikala trabo, kiu iam estis lokita por subteni la malnovan vermomorditan lignotrabegon kiu traarkis la plafonon. Al tiu trabo estis ligita figuro, tiom vindita kaj envolvita en tola?oj uzitaj por ligi ?in, ke momente oni ne povis konstati, ?u temas pri viro a? virino. Unu vi?tuko ?irka?is la gor?on kaj estis nodita malanta?e de la pilastro. Alia kovris la suban parton de la viza?o kaj super ?i du malhelaj okuloj — okuloj plenaj je mal?ojo kaj honto kaj timoplenaj demandoj — rerigardis al ni. Post unu minuto ni jam for?iris la ?topilon, malvolvis la liga?ojn, kaj sinjorino Stepeltono sinkis planken anta? ni. Kiam ?ia bela kapo falis sur la bruston, mi vidis klaran ru?an vundon de vip?nuro sur ?ia kolo.

— Bruto! — ekkriis Holmso. — Ek, Lestrado, vian brandujon! Sidigu ?in sur la se?on! ?i svenis pro mistraktado kaj el?erpi?o.

?i denove malfermis siajn okulojn.

— ?u li estas sekura? — ?i demandis. — ?u li eskapis?

— Li ne povas eskapi de ni, sinjorino.

— Ne, ne, mi ne aludas mian edzon. Kavaliro Henriko? ?u li estas sekura?

— Jes.

— Kaj la ?ashundo?

— ?i mortis.

?i eligis longan kontentan suspiron.

— Dank' al Dio! Dank' al Dio! Ho, tiu kanajlo! Vidu, kiel li traktis min! — ?i el?ovis siajn brakojn el la manikoj, kaj ni vidis kun abomeno, ke ili estis tute kontuzmakulitaj. — Sed tio estas nenio, nenio! Miajn menson kaj animon li turmentis kaj malpurigis. Mi povus toleri ?ion, mistraktadon, solecon, vivon trompan, ?ion, dum mi povus ankora? kro?i?i al la espero, ke mi posedas lian amon, sed nun mi scias, ke anka? tiurilate mi estis lia trompito kaj lia ilo. — ?i pasie plorsingultis dum la parolo.

35
{"b":"690","o":1}