ЛитМир - Электронная Библиотека

Estis tre necese, ke Stepeltono akiru iun pecon de la vesta?oj de kavaliro Henriko tiel, ke se li eble estus devigita utiligi la hundon, li ?iam disponus rimedon por alspurigi ?in. La? karakterizaj senprokrasto kaj a?daco li tuj entreprenis tion, kaj ni ne povas dubi, ke la botpurigisto a? ?ambra servistino de la hotelo estis ri?e suba?etita por helpi lian projekton. Hazarde tamen la unua ?uo, akirita por li, estis nova kaj sekve senutila por lia celo. Li do redonigis ?in kaj akiris alian — tre instrua okazo, kiu definitive pruvis al mi, ke temas pri reala hundo, ?ar neniu alia supozo klarigus tiun avidon akiri malnovan ?uon kaj la indiferenton pri la nova. Ju pli stranga kaj groteska estas okaza?o, des pli ?i meritas esti zorge esplorita, kaj ?uste tiu punkto, kiu ?ajnas kompliki kazon, estas, kiam ta?ge konsiderita kaj science traktita, tiu, kiu probable prilumos ?in.

Poste ni havis la viziton de niaj amikoj je la posta mateno, ?iam spuritaj de Stepeltono el la fiakro. Pro lia scio pri miaj ?ambroj kaj pri mia aspekto, kiel anka? pro lia ?enerala konduto, mi emas kredi, ke la krimkariero de Stepeltono neniel limi?is al tiu ?i Baskervila afero. Estas suspektige, ke dum la pasintaj tri jaroj okazis kvar konsiderindaj dom?teloj en la okcidento, pro neniu el kiuj estis arestita ajna krimulo. La lasta el ili, ?e Folkstona Korto, en majo, estis rimarkinda pro la fridsanga pistolmortigo de pa?io, kiu surprizis la maskitan kaj unuopan ?teliston. Mi ne dubas, ke Stepeltono refortigis tiumaniere siajn velkantajn financojn, kaj ke dum jaroj li estis sova?a kaj dan?era persono.

Mi spertis ekzemplon de lia rimeda preteco tiumatene, kiam li tiel sukcese eskapis nin, kaj anka? pri lia a?daco, kiam li resendis al mi mian propran nomon pere de la fiakristo. Ekde tiu momento li komprenis, ke mi transprenis la kazon en Londono, kaj ke sekve ekzistis tie por li neniu ebleco. Li reiris al Darta Erikejo kaj tie atendis la alvenon de la kavaliro.

— Unu momenton! — mi diris. — Vi sendube priskribis ?uste la sinsekvon de la okaza?oj, sed unu punkton vi lasis neklarigita: kio okazis al la hundo, kiam ?ia mastro estis en Londono?

— Mi iom priatentis tiun aferon, kaj ?i sendube gravas. Ne povas esti dubeble, ke Stepeltono havis konfidenculon, kvankam ne estas ver?ajne, ke li iam ajn metis sin sub ties potencon per divido de ?iuj siaj planoj. ?e Meripita Domo estis maljuna domservisto, kies nomo estis Antonio. Lia ligateco al la Stepeltonoj estas spurebla tra pluraj jaroj, e? ?is la lernejestra periodo, tial li sciis, ke liaj gemastroj estis geedzi?intaj. Tiu viro malaperis kaj eskapis el la lando. Estas pensige, ke la nomo Antonio ne estas ofta en Anglujo, dum Antonio oftas en ?iuj hispanlingvaj kaj latinamerikaj landoj. Tiu viro, kiel anka? sinjorino Stepeltono, bone parolis la anglan, sed la? kurioza lispa maniero. Mi mem ja vidis tiun maljunulon transiri la Grimpenan Mar?on la? la pado, kiun Stepeltono signis. Estas do tre probable, ke dum la foresto de la mastro ?uste li prizorgis la ?ashundon, kvankam eble li neniam sciis pri la celo, por kiu la besto estis utiligota.

La Stepeltonoj tiam reiris al Devono, kien ilin balda? sekvis kavaliro Henriko kaj vi. Nun unu vorton pri miaj agoj tiutempe. Eble revenos al via memoro, ke ekzamenante la paperon, sur kiu estis la presitaj vortoj, mi deproksime esploris ?in por akvomarko. Tion farante mi tenis ?in je kelkaj coloj de miaj okuloj kaj konsciis pri malforta odoro de la parfumo konata kiel blanka jasmeno. Ekzistas sepdek kvin parfumoj, kiujn krimfakulo ?e neceso devas distingi unu de la aliaj, kaj kazoj pli ol unufoje la? miaj propraj spertoj dependis de tuja rekono de ili. La odoro sugestis la ?eeston de damo, kaj miaj pensoj jam komencis direkti?i al la Stepeltonoj. Tiel mi certi?is pri la ?ashundo kaj divenis la krimulon e? anta? ol ni iris en la Okcidentan regionon.

Mia rolo estis gvati Stepeltonon. Estis tamen evidente, ke tion mi ne povus fari, se mi estus kun vi, ?ar li tre vigle singardemus. Mi trompis ?iujn, inkluzive vin, kaj mi aliris sekrete, kiam oni supozis min en Londono. Miaj suferoj ne estis tiom gravaj, kiom vi imagas, kvankam tiaj bagatelaj detaloj devus neniam malhelpi la esploradon de kazo. Mi lo?is plejparte en Kum-Tresio, kaj uzis la kabanon sur la erikejo, nur kiam estis necese proksimi?i al la scenejo de la agado. Kartrajto akompanis min, kaj en sia rolo de kampara junulo li tre multe asistis min. Mi dependis de li por nutra?o kaj puraj tola?oj. Kiam mi gvatis Stepeltonon, Kartrajto ofte gvatis vin, tiel ke mi povis teni en la mano ?iujn fadenojn.

Mi jam sciigis al vi, ke viaj raportoj rapide atingis min senprokraste plusendataj de Bakerstrato al Kum-Tresio. Ili bonege servis al mi, kaj precipe tiu sola hazarde vera peco el la biografio de Stepeltono. Mi povis konstati la identecojn de la viro kaj la virino, kaj sciis finfine, kiel statis la afero.

La enketo estis konsiderinde komplikita pro la okaza?o de la forkurinta bagnulo kaj la rilatoj inter li kaj la Barimoroj. Anka? tion vi tre efike ordigis, kvankam mi jam konkludis same pro mia propra observado.

?is la tempo, kiam vi trovis min sur la erikejo, mi jam havis kompletan scion pri la tuta afero, sed mi ne havis proceson prezenteblan al ?urio. E? la provo de Stepeltono kontra? kavaliro Henriko tiunokte, kiu fini?is per la morto de la misfortuna bagnulo, ne multe helpis nin pruvi murdon kontra? nia celito. ?ajnis, ke la sola alternativo estis kapti lin ?e la krimo mem, kaj tial ni devis utiligi kavaliron Henriko kiel loga?on. Tion ni faris, kaj je la prezo de la severa ?oko al nia kliento ni sukcesis kompletigi nian enketon kaj peli Stepeltonon al la detrui?o. Ke kavaliro Henriko estis elmetita al tio, mi devas konfesi, estas ripro?o kontra? mia direktado de la kazo, sed mankis al ni la ebleco anta?vidi la teruran kaj paralizan spektaklon prezentitan de la besto, kiel ni anka? ne povis a?guri la nebulon, kiu ebligis al ?i eksplodi anta? ni senaverte. Ni sukcesis pri nia celo je kosto, kiun tia specialisto kia doktoro Mortimero certigas al mi nur provizora. Longa voja?o ver?ajne ebligos al nia amiko resani?i ne nur rilate la frakasitajn nervojn, sed anka? rilate la vunditajn sentojn. Lia amo al la sinjorino estis profunda kaj sincera, kaj por li la plej malgaja parto de la tuta nigra afero estis, ke li estis trompita de ?i.

Restas nun nur indiki la rolon, kiun ?i ludis tra la tuto. Sendube Stepeltono influis ?in, eble pro la amo a? eble pro la timo, a? tre eble pro amba?, ?ar ili neniel estas emocioj neagordigeblaj. La influo estas ?iuokaze absolute efika. Pro lia ordono ?i konsentis prezenti sin fratino, kvankam li trovis la limojn de sia potenco super ?i, kiam li provis igi ?in la rekta helpanto pri la murdo. ?i estis preta averti kavaliron Henriko tiom, kiom ?i povis fari ne implikante la edzon, kaj ?iam denove ?i provis tion fari. Stepeltono mem ?ajne kapablis ?aluzi, kaj vidante la kavaliran amindumon, li ne povis ne interrompi ?in per pasia eksplodo, kiu vidigis la fajrecan animon, kiun lia sinrega mieno tiel lerte ka?is. Per kura?igo de la intimeco li certigis, ke kavaliro Henriko ofte venu al Meripita Domo, kaj ke pli a? malpli balda? li disponos pri la oportuna okazo, kiun li deziris. Tamen en la tago de la krimo lia edzino subite turni?is kontra? lin. ?i jam eksciis ion pri la morto de la bagnulo, kaj ?i sciis, ke la ?ashundo estos en?losita en la kabano vespere, kiam kavaliro Henriko vizitos ilin por vesperman?i. ?i akuzis la edzon pri la intencata krimo kaj sekvis furioza kverelo, dum kiu li vidigis la unuan fojon, ke ?i havas rivalon por lia amo. ?ia fideleco tiumomente i?is akra malamo, kaj li konstatis, ke ?i perfidos lin. Li do ligis ?in por ke ?i havu neniun eblecon averti kavaliron Henriko, kaj sendube li esperis, ke kiam la tuta regiono klarigos la morton de la kavaliro per la familia malbeno, kio certe okazus, li povos persvadi sian edzinon akcepti la plenumitan faron kaj silenti pri tio, kion ?i sciis. Tiurilate mi opinias, ke li miskalkulis, kaj ke, se ni ne ?eestus, lia sorto tamen estus sigelita. Virino hispanrasa ne pardonas tian ofendon tiom le?ere. Kaj nun, mia kara Vatsono, sen konsulto de miaj notoj mi ne povas havigi al vi pli detalan historion pri tiu stranga kazo. Mi ne kredas, ke io esenca estas lasita sen klarigo.

38
{"b":"690","o":1}