ЛитМир - Электронная Библиотека

— Nu? — li diris.

— ?u vi trovas tion interesa?

— Al kolektanto de fabeloj.

Doktoro Mortimero tiris el sia po?o falditan tag?urnalon.

— Nun sinjoro Holmso, mi konigos al vi ion iomete pli lastatempan. Jen estas la Devona Graflanda Kroniko de la 14a de junio ?i-jara. ?i estas mallonga raporto pri la faktoj eltrovitaj pri la morto de kavaliro Karlo Baskervilo, kiu okazis kelkajn tagojn anta? tiu dato.

Mia amiko iomete klinis sin anta?en kaj lia mieno i?is atenta. Nia vizitanto re?ustigis siajn okulvitrojn kaj komencis:

— “La lastatempa subita morto de kavaliro Karlo Baskervilo, kies nomo estis menciita kiel probabla liberala kandidato en la venonta balotado, superombras la graflandon. Kvankam kavaliro Karlo lo?is en Baskervila Halo dum kompare mallonga periodo, lia amikeca karaktero kaj ekstrema malavaro akiris la amon kaj respekton de ?iuj, kiuj kontakti?is kun li. En la nuna tempo de novaj ri?ecoj, estas fre?ige trovi kazon, kie la estro de malnova graflanda familio trafinta malprosperajn tagojn povis ri?igi sin kaj reveni kun sia ri?eco por restarigi la iaman grandiozon de sia linio. Kavaliro Karlo, kiel bone estas konate, perlaboris grandajn monsumojn per sud-afrika spekulado. Pli sa?a ol tiuj, kiuj da?rigas ?is la rado turni?as kontra? ili, li realigis siajn gajnojn kaj revenis al Anglujo kun ili. Anta? nur du jaroj li eklo?is en Baskervila Halo, kaj komune priparolita estas la grandiozo de la planoj por rekonstruado kaj plibonigo, kiujn interrompis lia morto. Estante mem seninfana, li malka?e esprimis deziron, ke la tuta graflando profitu, ene de lia vivotempo, de lia bonfortuno, kaj multaj havos personajn motivojn funebri lian tro fruan pereon. Liaj malavaraj donacoj al lokaj kaj graflandaj bonfara?oj estas ofte notitaj en niaj kolumnoj.

Oni ne rajtas pretendi, ke la cirkonstancoj ligitaj al la morto de kavaliro Karlo estas tute klarigitaj per la mortenketo, sed almena? farita estas sufi?o por silentigi tiujn onidirojn, kiujn estigis lokaj supersti?oj. Tute ne ekzistas kialo por suspekti misagadon, a? ke la morton ka?zis io alia ol naturaj cirkonstancoj. Kavaliro Karlo estis vidvo, kaj homo pri kiu oni povas diri, ke lia mensa sinteno estis kelkrilate nekutima. Malgra? la konsiderinda ri?eco, liaj personaj gustoj estis simplaj, kaj liaj endomaj servistoj ?e Baskervila Halo konsistis el la geedza paro Barimoro: la edzo rolis kiel la ?efservisto kaj la edzino kiel dommastrino. Ilia atesta?o, subtenita de la atesta?o de pluraj amikoj, emas montri, ke la sano de kavaliro Karlo estis dum kelka tempo nekontentiga kaj aparte indikas iun malfortecon de la koro, kiu vidigis sin per kolor?an?i?oj, spirmanko kaj akutaj deprim-atakoj. Doktoro Jakobo Mortimero, amiko kaj kuracisto de la mortinto, atestis samsence.

La faktoj pri la okazo estas simplaj. Kavaliro Karlo Baskervilo kutimis ?iunokte anta? la enliti?o promeni tra la fama taksusa aleo de Baskervila Halo. La atesta?o de la Barimoroj pruvas, ke tio estis lia kutimo. La 4an de junio kavaliro Karlo deklaris sian intencon ekvoja?i morga? al Londono, kaj li ordonis, ke Barimoro pretigu lian valizaron. Tiunokte li eliris la?kutime por sia vespera promeno, dum kiu li kutimis fumi cigaron. Li neniam revenis. Je la noktomezo Barimoro, trovinte ke la dompordo estas ankora? malfermita, alarmi?is kaj, fajriginte lanternon, iris ser?i sian mastron. La tago estis pluva, kaj la piedsignoj de kavaliro Karlo estis facile spureblaj tra la aleo. Duonvoje la? tiu pado trovi?as pordeto, kiu ellasas sur la erikejon. Indikoj estis, ke kavaliro Karlo staris tie kelkan tempon. Li poste pluiris tra la aleo, kaj ?e ties ekstremo estis trovita lia kadavro.

Unu fakto ankora? ne klarigita estas la deklaro de Barimoro, ke la piedsignoj de lia mastro ?an?is la karakteron, post kiam li pasis la erikejan pordeton, kaj ke ?ajne li de tie mar?is sur la piedpintoj. Iu Merfio, cigana ?evalkomercisto, estis sur la erikejo ne malproksime je tiu tempo, sed evidenti?as la? lia propra konfeso, ke li estis iom ebria. Li deklaras, ke li a?dis kriojn, sed ne povas diri, el kiu direkto ili venis. Neniuj perfortosignoj estis trovitaj sur la kadavro de kavaliro Karlo, kaj kvankam la kuracista atesta?o indikis viza?an distordon preska? nekredeblan — tiel ampleksan, ke doktoro Mortimero rifuzis kredi en la komenco, ke anta? li ku?as efektive lia amiko kaj paciento — estis klarigite, ke tio estas simptomo ne malofta ?e kazoj de asfiksio kaj morto pro kora el?erpi?o. Tiun klarigon konfirmis la postmorta ekzamenado, kiu montris longeda?ran organan malsanon, kaj la mortenketa ?urio deklaris verdikton la? la medicina atesta?o. Estas bone tiel, ?ar evidente estas ege grave, ke la heredonto de kavaliro Karlo eklo?u en la Halo kaj da?rigu la bonan laboron tiel mal?ojige interrompitan. Se la prozeca verdikto de la mortenketisto ne ?esigus la romanecajn rakontojn, kiujn oni flustris pri la afero, estus malfacile trovi tenanton de Baskervila Halo. Oni komprenas, ke la heredonto estas sinjoro Henriko Baskervilo, filo de l' pli juna frato de kavaliro Karlo Baskervilo, se tiu ankora? vivas. Tiu junulo, kiam oni lastfoje a?dis pri li, estis en Ameriko, kaj esploroj estis komencitaj por sciigi al li lian favoran fortunon.”

Doktoro Mortimero refaldis sian paperon kaj remetis ?in en sian po?on.

— Tiuj estas la publikaj faktoj, sinjoro Holmso, rilate al la morto de kavaliro Karlo Baskervilo.

— Mi devas danki vin, — diris ?erloko Holmso, — pro tio ke vi atentigis min pri kazo, kiu certe prezentas kelkajn interesa?ojn. Mi ja rimarkis tiutempe iom da ?urnala komentado, sed mi tre okupi?is pri tiu afereto de la vatikanaj kameoj, kaj pro mia deziro komplezi al la Papo mi maltrafis plurajn interesajn anglajn kazojn. Tiu artikolo, vi diras, enhavas ?iujn publikajn faktojn?

— Jes.

— Do konigu al mi la privatajn. — Li klini?is malanta?en, kunmetis siajn fingropintojn, kaj mienis sian plej senemocian kaj ju?eman viza?esprimon.

— Tion farante, — diris doktoro Mortimero, kiu komencis vidigi signojn de iu forta emocio, — mi rakontas tion, kion mi al neniu malka?is. Ke mi ne menciis tion dum la mortenketado motivigas tio, ke sciencisto ne volas loki sin en publikan pozicion de ?ajna konfirmo de popola supersti?o. Min plue motivigis, ke Baskervila Halo, kiel diras la ?urnalo, certe restus sen lo?antoj se io estus farita por plifortigi ?ian iom malfavoran reputacion. Pro amba? kialoj mi taksis prave, ke mi rakontu malpli ol mi sciis, ?ar neniu praktika bona?o povus rezulti?i de malka?ado, sed ?e vi ne ekzistas motivo por ne esti tute verdira.

La erikejo estas tre malmulte lo?ata, kaj tiuj kiuj proksime najbaras ofte kontakti?as. Pro tio mi ofte renkonti?is kun kavaliro Karlo Baskervilo. Escepte de sinjoro Frenklendo de la Laftera Halo kaj sinjoro Stepeltono, la naturesploristo, ne estas aliaj kleruloj tra multaj mejloj. Kavaliro Karlo estis homo netrudi?ema, sed la hazardo de lia malsano kunligis nin, kaj komunaj interesoj pri scienco firmigis tion. Li reportis multajn sciencajn informojn el Sud-Afriko, kaj multajn agrablajn vesperojn ni pasigis kune, diskutante la komparajn anatomiojn de la bo?manoj kaj hotentotoj.

Dum la kelkaj lastaj monatoj i?is pli kaj pli klare al mi, ke la nerva sistemo de kavaliro Karlo stre?i?as al krizpunkto. Li treege okupi?is pri tiu legendo, kiun mi legis al vi — ?is tioma grado, ke kvankam li volonte promenis sur la propra poseda?o, nenio persvadus lin eliri sur la erikejon nokte. Kiom ajn nekredebla tio eble ?ajnas al vi, sinjoro Holmso, li estis malfalse konvinkita, ke terura sorto minacas lian familion, kaj certe la raportoj, kiujn li povis doni pri siaj anta?uloj ne estis kura?igaj. La koncepto pri hida fiesta?o konstante hantis lin, kaj pli ol unufoje li demandis min, ?u dum miaj noktaj kuracistaj voja?oj mi iam vidis strangan krea?on a? a?dis bojadon de hundo. Tiun lastan demandon li starigis al mi plurfoje, kaj ?iam per vo?o vibra pro eksciti?o.

4
{"b":"690","o":1}