ЛитМир - Электронная Библиотека

— Mi ne diris, ke mi deziras, ke vi faru tion.

— Do kiamaniere mi povas helpi vin?

— Konsilante, kion mi faru pri kavaliro Henriko Baskervilo, kiu alvenos al la stacidomo Vaterloa, — doktoro Mortimero rigardis sian po?horlo?on, — precize post unu horo kaj kvarono.

— Li estas la heredinto, ?u?

— Jes. Post la morto de kavaliro Karlo ni enketis pri tiu juna ?entlemano, kaj trovis, ke li farmadas en Kanado. La? la priskriboj, kiuj atingis nin, li estas homo ?iel admirinda. Mi parolas nun, ne kiel kuracisto, sed kiel kuratoro kaj administranto de la testamento de kavaliro Karlo.

— Ne ekzistas alia pretendanto, mi supozas?

— Neniu. La sola alia parenco, kiun ni sukcesis spuri, estis Ro?ero Baskervilo, la plej juna el la tri fratoj, el kiuj la pleja?a estis kavaliro Karlo. La dua frato, kiu mortis juna, estas la patro de tiu ?i junulo Henriko. La tria, Ro?ero, estis la familia hontinda?o. Li devenis de la malnova neregebla Baskervila linio, kaj la?dire estis sozio de la familia portreto de l' malnova Hugo. Li supermezure skandalis en Anglujo, fu?is al Centra Ameriko, kaj tie mortis en 1876 pro flava febro. Henriko estas la lasta Baskervilo. Post unu horo kaj kvin minutoj mi renkontos lin ?e la stacidomo Vaterloa. Per telegramo mi scii?is, ke li venis al Sudhamptono hodia? matene. Nu, sinjoro Holmso, kion vi konsilas al mi fari pri li?

— Kial li ne iru al la domo de siaj prapatroj?

— Tio ?ajnas natura, ?u ne? Kaj tamen pripensu, ke ?iu Baskervilo, kiu iras tien, renkontas misan sorton. Mi estas certa, ke, se kavaliro Karlo povus alparoli min anta? sia morto, li avertus min kontra? aligo de tiu ?i, la lasta el la malnova linio kaj heredanto de granda ri?o, al tiu mortiga loko. Kaj tamen ne estas kontra?direble, ke la prospero de tiu tute povra dezerteca regiono dependas de lia ?eesto. La tuta bonfarado plenumita de kavaliro Karlo falegos teren, se en la Halo ne estos lo?anto. Mi timas, ke min tro influus mia propra evidenta intereso pri la afero, kaj pro tio mi anta?metas al vi la aferon kaj petas vian konsilon.

Dum kelka tempo Holmso pripensis.

— Klarvorte dirite, la afero estas jena, — li diris. — La? via opinio ekzistas diableca fenomeno, kiu malsekurigas la Dartan Erikejon kiel lo?ejon por Baskerviloj… ?u vi tiel opinias?

— Almena? mi risku diri, ke trovi?as iom da atesta?o, ke eble estas tiel.

— ?uste. Sed supozeble, se via supernatura teorio estas ?usta, tio povus misefiki al la junulo en Londono samfacile kiel en Devono. Diablo kun potenco nur loka, simile al paro?a administranto, estus afero tro neimagebla.

— Vi esprimas la aferon pli le?ere, sinjoro Holmso, ol vi ver?ajne farus, se vi estus en senpera kontakto kun tiuj aferoj. Do via konsilo, la? mia kompreno, estas ke la junulo estos tiel sekura en Devono kiel en Londono. Li venos post kvindek minutoj. Kion vi rekomendas?

— Mi rekomendas, sinjoro, ke vi luu fiakron, admonu vian spanielon, kiu gratas mian dompordon, kaj iru al Vaterloo por renkonti kavaliron Henrikon Baskervilon.

— Kaj poste?

— Kaj poste vi diros al li tute nenion, ?is mi decidi?os pri la afero.

— Kiom longe vi bezonos por decidi?i?

— Dudek kvar horojn. Je la deka horo morga?, doktoro Mortimero, mi estos al vi tre danka se vi vizitos min ?i tie, kaj helpos min rilate miajn planojn por la estonteco, se akompanos vin kavaliro Henriko Baskervilo.

— Tion mi faros, sinjoro Holmso.

Li skriba?is la rendevuon sur la manumo de sia ?emizo kaj forrapidis la? sia stranga, gvata, distrita maniero. Holmso haltigis lin ?e la supro de la ?tuparo.

— Nur unu plia demando, doktoro Mortimero. Vi diris, ke anta? la morto de kavaliro Karlo Baskervilo pluraj personoj vidis tiun apera?on sur la erikejo, ?u?

— Vidis ?in tri personoj.

— ?u iu vidis ?in poste?

— Mi a?dis pri neniu.

— Dankon. ?is revido.

Holmso reiris al sia sidloko kun la kvieta mieno de interna kontento, kiu signifis, ke anta? li estas tasko simpatia.

— ?u vi foriras, Vatsono?

— Krom se mi povos helpi vin.

— Ne, karulo, en aktiva horo mi turnas min al vi por helpo. Sed tio ?i estas bonega, vere unika la? certaj vidpunktoj. Kiam vi pasos preter Bradleo, ?u vi bonvolos peti, ke li alsendu funton da plej forta tabako? Dankon. Prefere ne aran?u reveni anta? la vespero. Tiam mi estos tre kontenta kompari impresojn pri tiu ?i plej interesa problemo, kiu hodia? matene estas submetita al ni.

Mi sciis, ke enfermiteco kaj soleco estas tre necesaj al mia amiko dum tiuj horoj de intensa mensa koncentri?o, dum kiuj li pesis ?iun eron da atesta?o, konstruis teoriojn alternativajn, pesis unu kontra? alia kaj decidis, kiuj punktoj estas esencaj kaj kiuj estas superfluaj.

Mi sekve pasigis la tagon ?e mia klubo, kaj ne reiris al Bakerstrato ?is la vespero. Estis preska? la na?a horo, kiam mi denove trovi?is en la salono.

Mia unua impreso post la malfermo de la pordo estis, ke incendio eksplodis, ?ar la ?ambro estis tiel fumoplena, ke ?i sordinis la lumon de la tablolampo. Kiam mi eniris, tamen, miaj timoj estis forigitaj, ?ar trafis mian gor?on kaj tusigis min la akra fumo de forta kruda tabako. Tra la nebuleto mi svage vidis Holmson en lia negli?o ripozi sur fotelo kun la nigra argila pipo inter la lipoj. ?irka? li ku?is pluraj papervolva?oj.

— ?u vi malvarmumis, Vatsono? — li demandis.

— Ne, temas pri tiu ?i venena atmosfero.

— Mi supozas, ke ?i fakte iom densas, la? via atentigo.

— ?u densas! ?i estas netolerebla.

— Do malfermu la fenestron! Vi trovi?is ?e via klubo la tutan tagon, mi rimarkas.

— Mia kara Holmso!

— ?u mi pravas?

— Nepre, sed kiel?..

Li ridis pro mia konfuzita mieno.

— En vi estas agrabla fre?eco, Vatsono, kiu igas plezura la ekzercadon de tiaj kapabletoj de mi posedataj por vin konsterni. Sinjoro eliras en tago pluvetema kaj koteca. Vespere li revenas senmakula kun la katizo ankora? sur siaj ?apelo kaj botoj. Sekve dum la tuta tago li estis senmova. Li ne estas homo kun intimaj amikoj. Kie do li estis? ?u ne estas evidente?

— Nu, tio fakte estas iom evidenta.

— La mondo plenas je evidenta?oj, kiujn neniu ial ajn observas. Kie la? via opinio mi estis.

— Anka? senmova.

— Male, mi estis en Devono.

— Spirite, ?u?

— ?uste. Mia korpo restis en tiu ?i fotelo; kaj, mi rimarkas kun beda?ro, ?i konsumis dum mia foresto du tasegojn da kafo kaj nekredeblan kvanton da tabako. Post via foriro mi mendis de Stanfordo la geografian mapon de tiu regiono de la erikejo, kaj mia spirito ?vebis super ?i la tutan tagon. Senfanfarone, mi povus orienti?i en tiu loko.

— Mapo grandskala, supozeble?

— Tre grandskala. — Li malvolvis sekcion kaj tenis ?in sur la genuo. — Jen vi vidas tiun distrikton, kiu nin koncernas. Tio estas Baskervila Halo en la mezo.

— Kun arbaro ?irka?e, ?u?

— ?uste. ?ajnas al mi, ke la taksusa aleo, kvankam ne signita per tiu nomo, devas etendi?i la?longe de tiu ?i linio, kun dekstre, kiel vi perceptas, la erikejo. Tiu ?i eta amasi?o de konstrua?oj estas la vila?eto Grimpeno, kie nia amiko Mortimero havas sian sidejon. Interne de kvinmejla cirklo trovi?as, kiel vi vidas, nur tre malmultaj dismetitaj lo?ejoj. Jen Laftera Halo, kiu estas menciita en la rakonto. Domo estas indikita ?i tie, kiu eble estas la lo?ejo de la naturesploristo — lia nomo estas Stepeltono, se mi bone memoras. Jen estas du farmodomoj erikejaj: Alta Rokejo kaj Kota?o. Poste je distanco de dek kvar mejloj la granda prizono de Princurbo. Inter kaj ?irka? tiuj disaj punktoj etendi?as la senhoma senviva erikejo. Tio do estas la scenejo, sur kiu la tragedio prezenti?is, kaj sur kiu ni eble kunlaboros por prezenti ?in denove.

— Nepre tio estas sova?ejo.

— Jes, la lokigo estas inda. Se la diablo efektive dezirus enmiksi?i en la homaj aferoj…

— Do vi mem inklini?as al la klarigo supernatura, ?u?

6
{"b":"690","o":1}