ЛитМир - Электронная Библиотека

— Mi supozas, doktoro, ke vi povus distingi la kranion de negro disde tiu de eskimo, ?u?

— Tre certe.

— Sed kiel?

— ?ar tio estas mia speciala ?atokupo. La diferencoj estas evidentaj: la superorbita kresto, la viza?a angulo, la makzela kurbi?o, la…

— Sed tio ?i estas mia speciala ?atokupo, kaj la diferencoj estas same evidentaj. Ekzistas tiom da malsameco la? mia vidpunkto inter la bur?aj tiparoj kun grandaj linipa?oj de la Tempa artikolo kaj la malordema presado de vespera duonpenca ?urnalo, kiom inter via negro kaj via eskimo. Rekono de litertiparoj estas unu el la plej simplaj scifakoj por speciala krimeksperto, kvankam mi konfesas, ke kiam mi estis tre juna, mi misidentigis la Merkuron de Lidzo kiel la Okcidentan Matenan Nova?aron. Sed ?efartikolo en Tempo estas tute rekonebla, kaj tiuj vortoj povis veni de neniu alia loko. ?ar tio estis farita hiera?, estis ege probable, ke ni trovos la vortojn en la hiera?a eldono.

— Do ?is tie mi povas sekvi vin, sinjoro Holmso, — diris kavaliro Henriko Baskervilo, — iu eltran?is tiun mesa?on per tondilo…

— Porunga tondilo, — diris Holmso. — Oni povas vidi, ke temis pri tondilo kun tre mallongaj klingoj, ?ar la tondinto devis dufoje tran?i super “tenu for”.

— Tiel estas. Iu do eltran?is la mesa?on per etklinga tondilo, alpaperigis ?in per ia fiksilo…

— Gluo, — diris Holmso.

— Alpaperigis per gluo. Sed mi volas scii, kial la vorto “erikejo” estas manskribita?

— ?ar li ne sukcesis trovi ?in presita. La ceteraj vortoj estis ?iuj simplaj, kaj povus esti trovitaj en iu ajn eldono, sed “erikejo” estas malpli ofta.

— Nu, kompreneble, tio klarigas ?in. ?u vi legis ion alian en tiu ?i mesa?o, sinjoro Holmso?

— Trovi?as unu-du indikoj, kaj tamen ekstremaj penoj estis uzitaj por forigi ?iujn postsignojn. La adreso, vi vidas, estas skribita per krudaj literoj. Sed Tempo estas ?urnalo malofte trovebla en ies manoj krom de tre edukitaj homoj. Ni rajtas konkludi sekve, ke la leteron verkis edukito, kiu volis supozigi sin needukito, kaj lia klopodo ka?i sian propran manskribon sugestas, ke tiu skribmaniero povus esti rekonata, a? poste estos konata al vi. Krome, vi rimarkas, ke la vortoj ne estas gluitaj la? preciza linio, sed ke iuj estas pli altaj ol aliaj. Ekzemple, “vivo” estas tute for de la ?usta loko. Tio eble indikas malzorgon a? maltrankvilon flanke de la tondinto. Entute mi emas al la dua supozo, ?ar la afero estis evidente grava, kaj estas never?ajne, ke la verkinto de tia letero estis malzorga. Se li rapidis, tio starigas interesan demandon, kial li estis tiel rapidema, ?ar iu ajn letero enpo?tigita ?is la frumateno atingus kavaliron Henriko anta? lia foriro el la hotelo. ?u la verkinto timis interrompon — kaj de kiu?

— Ni jam alvenas iom en la regionon de la konjektoj, — diris doktoro Mortimero.

— Diru prefere, en la regionon, kie ni pesas probablecojn kaj elektas la plej ver?ajnan. Tio estas scienca utiligo de la fantazio, sed ni ?iam havas iun materian fundamenton la? kiu ni komencas niajn spekulativajn rezonojn. Nu, tion ?i vi volus nomi konjekto, sendube, sed mi preska? estas certa, ke tiu ?i adreso estis skribita en hotelo.

— Kial diable vi povas diri tion?

— Se vi zorge trarigardos ?in, vi vidos, ke la plumo kaj la inko amba? ka?zis problemojn al la verkinto. La plumo dufoje sputetis en unu vorto, kaj seki?is trifoje dum mallonga adresado, kio montras, ke en la botelo estis tre malmulta inko. Nu, al privataj plumo kaj inkujo estas malofte permesate atingi tian staton, kaj kombino de la du certe estas tre rara. Sed vi konas hotelan inkon kaj hotelan plumon, kie rare troveblas io alia. Jes, mi malmulte hezitas diri, ke se ni povus trarigardi la rubujojn en hoteloj ?irka? ?aring-Kruco ?is ni trovus la resta?on de la mutilita Tempo, ni povus senprokraste kapti la personon, kiu sendis ?i tiun eksterordinaran mesa?on. Ha! Ha! Kio estas tio?

Li zorge ekzamenis la folion, sur kiu estis gluitaj la literoj, tenante ?in proksime al siaj okuloj.

— Nu?

— Nenio, — li diris, de?etante ?in. — ?i estas sensigna duonfolio da papero, sen e? akvomarko sure. Mi opinias, ke ni eltiris tiom kiom eblas de tiu ?i stranga letero; kaj nun, kavaliro Henriko, ?u io alia interesa okazis al vi de kiam vi estas en Londono?

— Nu, ne, sinjoro Holmso. Mi opinias, ke ne.

— Vi ne rimarkis, ke iu postsekvis a? spionis vin, ?u?

— ?ajnas kvaza? mi mar?is rekte en la mezon de malaltkvalita romano, — diris nia vizitanto. — Kial, je la tondro, iu volus postsekvi a? spioni min?

— Ni venos al tio. Vi volas nenion alian raporti al ni anta? ol ni konsideros tiun ?i aferon, ?u?

— Dependas de tio, kion vi taksas raportinda.

— Mi opinias, ke io ajn ekster la ordinara vivrutino tre raportindas.

Kavaliro Henriko ridetis.

— Mi ankora? ne scias multon pri la brita vivmaniero, ?ar mi pasigis preska? mian tutan tempon en Usono kaj en Kanado. Sed mi esperas, ke perdi unu ?uon ne apartenas al la ordinara vivrutino ?i tie.

— Vi perdis unu el viaj ?uoj, ?u?

— Kara sinjoro, — ekkriis doktoro Mortimero, — ?i estas nur mislokita. Vi trovos ?in reveninte al la hotelo. Kiom utilas ?eni la sinjoron — per tiaj bagateloj?

— Nu, li petis de mi ion ajn ekster la ordinara rutino.

— ?uste, — diris Holmso, — kiel ajn stulteta ?ajnas la okaza?o. Vi perdis unu el viaj ?uoj, ?u vi diris?

— Nu, mislokis ?in ?iuokaze. Mi metis amba? ekster mian pordon hiera? nokte, kaj trovi?is nur unu matene. Mi ne povis eltiri sencon el la ulo, kiu purigas ilin. Plej malbone estas, ke mi a?etis la paron nur hiera? vespere en Strandostrato, kaj mi neniam surmetis ilin.

— Se vi neniam surmetis ilin, kial vi elmetis ilin por purigado?

— Ili estis ?uoj tanitaj kaj neniam ciritaj. Pro tio mi elmetis ilin.

— Do mi komprenas, ke veninte al Londono hiera?, vi tuj eliris kaj a?etis paron da ?uoj.

— Mi sufi?e multe butikumis. Doktoro Mortimero akompanis min. Vidu, se mi estu bienestro tie, mi devas vesti min konforme, kaj povas esti, ke mi i?is iomete senzorga pri miaj moroj en okcidenta Ameriko. Interalie mi a?etis tiujn brunajn ?uojn — pagis por ili ses dolarojn — kaj unu estis ?telita anta? ol mi surmetis ilin.

— ?i ?ajnas ?telo elstare senutila, — diris ?erloko Holmso. — Konfesinde, mi dividas la opinion de doktoro Mortimero, ke balda? la mankanta ?uo estos trovita.

— Kaj nun, sinjoroj, — diris la kavaliro decideme, — ?ajnas al mi, ke mi sufi?e priparolis tiun malmulton, kiun mi scias. Jam tempo estas, ke vi plenumu vian promeson, plene rakontante al mi pri tio, kion ni aldirekti?as.

— Via peto estas tre pravigebla, — Holmso respondis. — Doktoro Mortimero, mi opinias, ke plej oportune estos, ke vi rakontu vian historion tiel, kiel vi rakontis ?in al ni.

Tiel kura?igite, nia sciencista amiko eltiris el sia po?o siajn paperojn, kaj prezentis la tutan aferon, kiel li faris je la anta?a mateno. Kavaliro Henriko Baskervilo a?skultis tre atente, kun okazaj ekkrioj pro surprizo.

— Nu, ?ajnas, ke mi ricevis tre emfazan hereda?on, — li diris, kiam fini?is la longa rakontado. — Kompreneble, mi a?dis pri la ?ashundo de kiam mi estis en nia vartejo. ?i estas la ?atata historio en mia familio, kvankam mi neniam pensis trakti ?in serioze anta?e. Sed rilate la morton de mia onklo… Nu, ?i ?ajnas tute bolanta en mia kapo, kaj mi ankora? ne povas trakti ?in klare. ?ajnas, ke vi ?is nun ne tute konkludis, ?u necesas policano a? pastro?

— ?uste.

— Kaj nun esti?is tiu ?i afero de la letero al mi ?e la hotelo. Mi supozas, ke tiu eniras sian lokon.

— ?i ?ajnas montri, ke iu scias pli ol ni pri tio, kio okazas sur la erikejo, — diris doktoro Mortimero.

— Kaj anka?, — diris Holmso, — ke iu estas ne malbonema al vi, tial ke li avertas vin pri dan?ero.

— A? povas esti, ke tiu deziras propramotive fortimigi min.

8
{"b":"690","o":1}