ЛитМир - Электронная Библиотека

— Nu, kompreneble, anka? tio eblas. Mi tre multe ?uldas al vi, doktoro Mortimero, pro tio ke vi prezentis al mi la problemon, kiu starigas plurajn interesajn alternativojn. Sed la praktika punkto, pri kiu ni nun devas decidi, kavaliro Henriko, estas ?u a? ne estas konsilinde, ke vi iru al Baskervila Halo.

— Kial mi ne iru?

— ?ajne ekzistas dan?ero.

— ?u vi aludas dan?eron pro tiu familia demono a? ?u vi aludas dan?eron pro homoj?

— Nu, ?uste tion ni devas eltrovi.

— Kiu ajn el ili estas, mia respondo estas definitiva. Ne trovi?as demono en la infero, sinjoro Holmso, kaj ne trovi?as homo sur la tero, kiuj povas malhelpi, ke mi iru al la hejmo de miaj parencoj, kaj vi povas akcepti tion kiel mian definitivan respondon. — Liaj malhelaj brovoj kuntiri?is kaj lia viza?o bistre ru?i?is dum li parolis. Estis evidente, ke la fajra temperamento de la Baskerviloj ne estingi?is en tiu ?i ilia lasta reprezentanto. — Dume mi apena? disponis sufi?an tempon por pripensi ?ion, kion vi sciigis al mi. ?i estas afero tro grava, ke oni komprenu kaj pridecidu dum unu kunsido. Mi ?atus disponi trankvilan horon en soleco por decidi. Nu, vidu, sinjoro Holmso, nun estas duono post la dek-unua, kaj mi senprokraste reiros al mia hotelo. Ni supozu, ke vi kaj via amiko, doktoro Vatsono, alvenu kaj tagman?u kun ni je la dua, ?u? Mi tiam povos sciigi al vi pli klare, kia tiu ?i afero ?ajnas al mi.

— ?u tio estos oportuna por vi, Vatsono?

— Tute.

— Do vi rajtas atendi nin. ?u mi vokigu fiakron?

— Mi preferas mar?i, ?ar tiu ?i afero iom maltrankviligis min.

— Mi akompanos vin plezure, — diris lia kunulo.

— Do ni renkonti?u denove je la dua horo. ?is revido, kaj bonan matenon!

Ni a?dis la pa?ojn de niaj vizitintoj subeniri la? la ?tuparo kaj la alfrapon de la dompordo. En momento Holmso ?an?i?is de langvora gapanto al viro agema.

— Viajn ?apelon kaj ?uojn, Vatsono, rapide! E? momenton ne mal?paru!

Li kuris en sian ?ambron en la negli?o, kaj post kelkaj sekundoj revenis en surtuto. Ni rapidis kune tra la ?tuparo kaj sur la straton. Doktoro Mortimero kaj Baskervilo ankora? videblis anta? ni je proksimume ducent metroj la? la direkto de Oksfordostrato.

— ?u ni anta?kuru kaj haltigu ilin?

— Neniel, mia kara Vatsono. Mi estas tute kontenta pri via kunesto, se vi volos toleri la mian. Niaj amikoj estas sagacaj, ?ar certe la mateno tre ta?gas por promenado.

Li plirapidigis siajn pa?ojn ?is ni malpliigis la distancon, kiu disigis nin je proksimume duono. Poste, da?re ?irka? cent metrojn malanta?e, ni sekvis sur Oksfordostraton kaj poste la? Regentostrato. Unufoje niaj amikoj haltis kaj rigardis en butikan vitrinon, je kio Holmso faris same. Momenton poste li eligis krieton kontentan, kaj, spurante la direkton de liaj entuziasmaj okuloj, mi vidis, ke fiakro, kun viro interne, haltinta aliflanke de la strato nun denove iris malrapide anta?en.

— Jen nia celito, Vatsono! Venu! Ni bone rigardos lin, se ni ne sukcesos fari ion pli.

Tiumomente mi konsciis pri tufa nigra barbo kaj paro da pikaj okuloj, turnitaj al ni tra la flanka fenestro de la fiakro. Tuj la klappordo supre de la fiakro malfermi?is, io estis kri?ita al la fiakristo, kaj la fiakro fu?is freneze la? Regentostrato. Holmso ?irka?rigardis vigle por trovi alian fiakron, sed neniu senklienta estis videbla. Poste li kuradis arde ?asante meze de la trafika fluo, sed la avanta?o estis tro granda, kaj jam la fiakro estis malaperinta.

— Jen vi havas! — diris Holmso amare, elmergi?ante anhele kaj blanka pro ?agreni?o el la veturila tajdo. — ?u iam estis tia malbon?anco, kaj anka? tia misaran?o? Vatsono, Vatsono, se vi estas honestulo anka? tion ?i vi kroniku kaj kontra?metu ?in al miaj sukcesoj!

— Kiu estis tiu viro?

— E? ideon mi ne havas.

— ?u spiono?

— Nu, estis klare pro tio, kion ni a?dis, ke Baskervilo estis tre proksime spionata de iu ekde kiam li venis en la urbon. Kiel alimaniere oni povus scii tiel rapide, ke li elektis la Nordhumberlandan hotelon? ?ar oni sekvis lin dum la unua tago, mi konkludis, ke anka? dum la dua tago oni sekvos lin. Vi eble rimarkis, ke dufoje mi aliris la fenestron, dum doktoro Mortimero la?tlegis sian legendon.

— Jes, mi memoras.

— Mi elrigardis por vidi nenionfarantojn sur la strato, sed mi vidis neniun. Ni traktas pri homo tre lerta, Vatsono. Tiu ?i afero efikas tre profunde, kaj kvankam mi ankora? ne findecidis, ?u bonvola ?u malbonvola aganto estas en kontakto kun ni, mi konscias ?iam pri potenco kaj planado. Kiam niaj amikoj foriris, mi tuj sekvis ilin esperante rimarki ilian neviditan akompananton. Tiom ruza li estis, ke li ne riskis sekvi piede, sed utiligis fiakron, tiel ke li povu malrapidumi malanta?e a? preterkuri ilin kaj tiel eviti rimarki?on. Lia metodo havis anka? tiun avanta?on, ke se ili luus fiakron li estus jam preta sekvi ilin. Tio havas tamen unu evidentan malavanta?on.

— ?i submetas lin sub la potencon de la fiakristo.

— ?uste.

— Kiel doma?e, ke ni ne notis la numeron!

— Mia kara Vatsono, eble mi estis mallerta, sed ?u vere vi serioze supozas, ke mi neglektis noti la numeron? 2704 estas nia homo. Sed tio ne utilas al ni ?i-momente.

— Mi ne komprenas, kion plian vi povis fari.

— Rimarkinte la fiakron mi devis tuj turni?i kaj mar?i kontra?direkten. Mi devis tiam senur?e lui duan fiakron kaj sekvi la unuan je respektema distanco, a?, pli bone, fiakri ?is la Nordhumberlanda hotelo kaj tie atendi. Kiam nia nekonato jam sekvus hejmen Baskervilon, ni havus okazon ludi lian ludon kontra? lin, kaj vidi, kien li celus. Sed aktuale, pro maldiskreta entuziasmo kiun profitis kun eksterordinaraj rapideco kaj energio nia oponanto, ni vidigis nin kaj perdis tiun homon.

Dum tiu ?i konversacio ni malrapidumis senur?e la? Regentostrato, kaj doktoro Mortimero kun sia kunulo jam delonge malaperis anta? ni.

— Ne valoras sekvi ilin, — diris Holmso. — La spiono foriris kaj ne revenos. Ni devas kontroli, kiajn pliajn kartojn ni havas en la mano, kaj demeti ilin decideme. ?u vi povus ?ure rekoni la viza?on de tiu homo en la fiakro?

— Mi povas ?uri nur pri la barbo.

— Anka? mi, el kio mi konkludas, ke tre ver?ajne ?i estis falsa. Al lertulo dum tiom delikata komisio ne utilas barbo krom por ka?i siajn trajtojn! Envenu ?i tien, Vatsono!

Li turni?is al unu el la distriktaj mesa?istaj oficejoj, kie lin varme bonvenigis la direktoro.

— Ha, Vilsono, mi konstatas, ke vi ne forgesis tiun etan esploron, dum kiu mi bon?ance povis helpi vin, ?u?

— Ja ne, sinjoro, kompreneble. Vi savis mian reputacion, kaj eble mian vivon.

— Kara homo, vi troigas. Mi svage memoras, Vilsono, ke inter viaj junuloj vi havis knabon, kiu nomi?as Kartrajto, kiu montris iom da kapableco dum la esploro.

— Jes, sinjoro, li da?re oficas ?e ni.

— ?u vi bonvolas alvoki lin? Dankon! Kaj mi ?atus ricevi monerojn kontra? tiu ?i kvinpunda bileto.

Junulo dekkvarjara, kun hela entuziasma viza?o, obeis la alvokon de la direktoro. Li nun staris rigardante admirege la faman detektivon.

— Donu al mi la Hotelan Gvidlibron, — diris Holmso. — Dankon! Nu, Kartrajto, jen la nomoj de dudek tri hoteloj, ?iuj en proksima ?irka?a?o de ?aring-Kruco. ?u vi vidas?

— Jes, sinjoro.

— Vizitu ?iun la?vice.

— Jes, sinjoro.

— Komencu ?iufoje donante al la pordisto unu ?ilingon. Jen estas dudek tri ?ilingoj.

— Jes, sinjoro.

— Diru al li, ke vi deziras vidi la for?etitajn paperojn de hiera?. Diru, ke grava telegramo misdirekti?is, kaj ke vi ser?as ?in. ?u komprenite?

— Jes, sinjoro.

— Sed kion vi fakte ser?os, estas la centra pa?o de Tempo kun pluraj truoj tran?itaj per tondilo sur ?i. Jen estas ekzemplero de Tempo. Temas pri tiu ?i pa?o. Vi povos facile rekoni ?in, ?u ne?

— Jes, sinjoro.

— ?iufoje la pordisto alvokos la halserviston, al kiu vi donos unu ?ilingon anka?. Jen estas dudek tri ?ilingoj. Vi poste ekscios en eble dudek kazoj el dudek tri, ke la paperoj tiutagaj estas bruligitaj a? forigitaj. En la tri aliaj kazoj oni montros al vi amason da paperoj, kaj inter ili vi ser?os ?i tiun pa?on de Tempo. La vet?anco enorme kontra?as trovon de ?i. Jen estas dek pliaj ?ilingoj por hazardaj bezonoj. Telegramu al mi raporton ?e Bakerstrato anta? la vespero. Kaj nun, Vatsono, restas nur ke ni telegrame trovu la identecon de la fiakristo №2704, kaj poste ni vizitos unu el la bildgalerioj sur Bondstrato kaj pasigos la tempon ?is nia hotela rendevuo. 

9
{"b":"690","o":1}